14.11.04

La Mezuro de Iu Lando

En antaŭa blogaĵo, mi miris ĉu Esperantujo traktus Usonon (kaj George Bush) egale. Se Ĝangalo estas indiko, la respondo estas "Tute ne!". Ĝangalo ŝajne preferus ripeti la idiotaĵojn de Michael Moore en ĝia unua paĝo kaj subsugesti ke Bush estas la nova Hitler (ĉu nukleaj armiloj en la manoj de Kim Ĵong Il estas nur "muĜo"? Kion pensas sudkoreanoj kaj ĉinoj pri tio?) ol aŭskulti tion, kion irakanoj mem diras.

Se Germanio kaj Japanio estas indikoj, Irako post la usona "okupado" iĝos unu el la pli fortaj ekonomioj en la mondo: la MEP kaj la per-persona MEP.

Tony Blair iam diris, "Simpla metodo scii la mezuron de iu lando estas rigardi kiom volas eniri kaj kiom volas eliri". La migrada proporcio en Usono estas 3.41 (do dum jaro oni enmigras po 3.41 personoj por ĉiu 1000 personoj en la loĝantaro). Francujo, Rusujo, kaj Germanujo estis la plej forte kontraŭ la invado de Irako. Iliaj nombroj estas 2.18 (Germanujo), 1.02 (Rusujo), kaj 0.66 (Francujo). En Italujo (la hejmlando de la aŭtoro de la ĉi-supra menciita artikolo) estas 2.07. En Brazilo (la hejmlando de Ĝangalo) estas -0.03.

Mi ne diras plu. Mi lasas vin fari viajn proprajn konkludojn.

ĜISDATIGO: 2004.11.15 Ĝangalo respondas. Oni povas rigardi la komentojn se oni volas legi la tutan respondon.

Se Ĝangalo estas 'malfavora' al Usono pro tio, ke ni publikigis tiun apertan leteron, ankaŭ estas tute 'malfavoraj' al Usono la usonaj gazetoj The New York Times, The Washington Post, USA Today kaj multaj aliaj.

Unue, la menciitaj ĵurnaloj ne tenis la leteron de Mikael Moore en la unua paĝo dum semajnoj. (Kaj tiuj ĵurnaloj ne estas ie ajn neŭtrala.)

Due, pripensu la sekvantajn faktojn pri Moore:

  • Liaj verkoj estas uzataj kiel kontraŭ-usona propagando per Hezbolah.
  • Liaj verkoj estas uzataj kiel kontraŭ-usona propagando en Kubo.
  • Li estas populara tie, kie populara opinio estas kontraŭ-usona (ekz. Francujo).
  • Li ne estas populara tie, kie populara opinio estas uson-favora (ekz. IranoIrako).

Moore ja estas kontraŭ-usona, kaj doni tiel videblan kaj daŭran lokon al li estas ankaŭ kontraŭ-usona.

(Kaj tio, kion mi plej ĝatas pri Usono, estas ke li rajtas fari liajn kontraŭ-usonajn idiotaĵojn. En Usono, mem la malamikoj de Usono rajtas esprimi siajn opiniojn.)

Kredi, ke tiel ampleksa kaj enhavoriĉa portalo kiel ĝangalo devas prezenti nur unu opinion pri mondaj eventoj estas subtaksi la atingopovon de nia portalo.

Ĝangalo raportas pri la "ribelo" en Irako, sed ne mencias, ke la plejparto da irakanoj bonvenigis (kaj ankoraŭ bonvenigas) la usonanojn, aŭ ke multmulte de la "ribeluloj" (inklusize la plejparto de iliaj estroj) ne estas eĉ irakanoj.

Ĝi raportas ke Francujo, Rusujo, Germanujo, kaj la UN kontraŭstaras la militon, sed neniam mencias ke Francujo, Rusujo, Germanujo, kaj Kofi Annan riĉigis pro Sadamo. (Fakte, mi ankoraŭ ne vidis ion pri la "Nafto por Manĝaĵo" skandalo, aŭ ĝenerale io ajn kiu kritikas la UN.)

Ĝi raportas ke oni ne trovis amas-armilojn, sed neniam mencias ke eĉ la generaloj de Sadamo pensis ke li havis ilin.

Ĉu ĉi ĉio estas neŭtrala? Ĉu prezentas pli ol unu opinio? La selekto de novaĵoj donas unuflankan bildon pri Usono kaj la milito (kaj ĝi ne estas la flanko de la plejparto da irakanoj). Tia unuflanka selekto ŝajnas montri, ke la redakcio de Ĝangalo ne estas neŭtrala.

Tamen, mi ne kredas, ke tiu manko de neŭtraleco estas intenca; via raportistaro estas volontuloj, kaj ili estas (kiel la plejparto da Esperantujo) kontraŭ-usonaj. Kaj mi eĉ komprenas tiun malĝaton; kiam via sonĝo estas monda unueco kaj monda registaro (kiel estas tiu de la plejparto da Esperantujo), lando kiu volas gardi sian individuecon estas iom minaca, speciale kiam ĝi kapablas defendi tiun individuecon.

ĜISDATIGO: 2005.12.05 Ĝangalo finfine raportis pri la "Nafto por Manĝaĵo" skandalo.

ĜISDATIGO: 2005.12.14 La idiotaĵoj de Michael Moore finfine malaperis el la unua paĝo de Ĝangalo (post pli ol montato).

0 Komento(j):

Sendu komenton

<< Hejmen