9.4.06

Apenaŭ

Ĉu ne estas strange, ke apenaŭ rilate al kvantaj vortoj havas komplete malan signifon ol kutime? Plej ofte, ĝi volas diri preskaŭ ne, sed tamen ja. Sed ĉe kvantaj vortoj, ĝi volas diri preskaŭ, sed tamen ne.

Ekzemple, oni pensus ke Ŝi havis apenaŭ la prezon de la robo kaj Ŝia mono apenaŭ sufiĉis por la robo estus samsignifaj. Sed efektive, la unua volas diri Ŝi preskaŭ povis aĉeti, sed tamen ne povis, dum la dua volas diri Ŝi preskaŭ ne povis aĉeti, sed tamen ja povis.

Mi scivolas kiel la vorto ekhavis du malajn signifojn. Laŭ la Universala Vortaro, ĝia originala signifo estis à peine [fr]; scarcely [en]; kaum [de]; едва [ru]; ledwie [pl]. Mi ne scias pri la aliaj, sed la angla ne havas tiun malsamecon depende de kio sekvas apenaŭ (sed vidu poste noton pri scarcely). Do ĉu ĝi venas de unu el la aliaj lingvoj, aŭ ĉu ĝi aperis el nenie dum la evoluo de la lingvo?


Noto: La angla vorto scarcely ja havas similan malsamecon inter ĝiaj signifoj, sed ĝi dependas de la intonacio; "I could scarcely walk" signifas "Mi preskaŭ ne povis paŝi", dum "I could scarcely walk" signifas "Mi certe ne povus paŝi". Pli konfuzige, se la vorto havas malaltiĝantan intonacion anstataŭ altiĝantan, la frazo ja havas la unuan signifon. Eĉ pli strange, la sinonimo hardly funkcias same, dum la sinonimo barely havas nur la unuan signifon.

8.3.06

Longtempa revo

[Mia amiko Ken Miner ofte kuraĝigas min rekomenci mian blogon. Do ekde hodiaŭ mi provos blogi kelkfoje por semajno.]

Estas longtempa revo mia aktori. Dum liceo, miaj amikoj aktoris en la lerneja teatro du- aŭ trifoje por jaro. Sed mi terure timis publike paroli, kaj eĉ la ideo de aperi en scenejo tremigis min. Post liceo mi faris mision por mia eklezio, kaj mi devis tiel ofte paroli kun nekonatuloj kaj antaŭ grupoj, ke mi venkis mian timon.

Sed post la misio, mi komencis miajn universitatajn studojn, kaj ĉar mi devis ankaŭ labori dum tiu tempo, mi ne povis aktori. Mi ja partoprenis en iaj spektakloj: improviza komedio, skeĉa komedio, manpupado; sed pro mia laboro mi ne havis tempon por teatraĵajn provprezentaĵojn.

Post universitato, mi komencis plentempe labori. Mi daŭre faris spektaĵojn; mia manpupa trupo prezentas kelkfoje por jaro en la regiono. Tamen, la revo de aktori ne tute malaperis. Mi ofte spektas teatraĵojn, kaj en Januaro mi vidis "Dear Ruth" (Kara Ruth), en kies programo estis reklamo por aktoraj klasoj. Malfeliĉe, la kurso jam komencis.

Tempo pasis, kaj lundon mi ludis kartojn kun kelkaj amikoj. Ni sidis en tri grupoj, ĉiu ĉirkaŭ sia propra tablo. Ĉe alia tablo estis virino, kiu ŝajnis konata kvankam mi ne sciis ŝian nomon. Dum la vespero, mi ofte okulis ŝin, pensante "De kie mi konas ŝin?". Fine, mi konstatis, ke ŝi estis en tiu teatraĵo; fakte ŝi havis la titolan rolon.

Do mi alparolis ŝin, kaj demandis ĉu ŝi vere estas tio, kaj ŝi jesis. Mi rakontis al ŝi mian revon, kaj miaj spertoj je prezentado, kaj ke mi pensis pri la klasoj. Ŝi diris ke ŝi ankaŭ faras manpupadon hobie, ke la instruisto de la klaso estas bone, kaj ke en Julio prezentiĝos teatraĵo kun multaj roloj. Se mi registris por la sekva serio de klasoj, mi povus provi por tiu teatraĵo.

Do la sekvan tagon, mi registris, kaj nun mi anticipas la teatraĵon, iun bonan kiun mi jam konas, "You Can't Take It With You".

23.5.05

Politika Kompaso

Politika Kompaso (anglalingva retpaĝaro) proponas novan sistemon por difini politikajn emojn. Estas problemoj kun la ĝenerala sistem de dekstra kaj maldesktra. Ekzemple, laŭ ekonomiaj mezuroj, Hitler estis pli maldekstra ol la nunaj Eŭropaj estroj (eĉ pli maldesktra ol Chirac kaj Schröder). Dume laŭ sociaj mezuroj, li estis pli dekstra. Do la grupo proponas uzi du aksojn. La horizontala akso temas pri ekomnomio; la plej maldekstra ekstremo prezentas komunismon, kaj la plej dekstra ismon, kiun la grupo nomas "neo-liberalismo". La vertikala akso temas pri socio; la plej supra ekstremo prezentas faŝismon, kaj la plej malsupra anarkismon.

La demokratiaj landoj estas plejparte en unu kvadranto de la grafo; la dekstra kaj supra, kaj pli precize, en la malsupra duono de tiu kvadranto. Pro kopirajtoj, mi ne povas montri la grafojn ĉi tie, sed se vi volas vidi ilin, klaku ĉi tie.

Ĉiuj la diktatoroj en la grafo estis pli ekonomie maldekstra ol Eŭropo kaj Usono. Pli maldekstra. Hitler, Stalin, Saddam Hussein, kaj Robert Mugabe aperas. La aŭtoroj mencias ankaŭ Mao Tse Tung kaj Pol Pot. Kastro ankaŭ, kvankam li nek aperas nek menciiĝas, apartenas al tiu grupo. Nur unu ekzemplo de ekonomie dekstra diktatoro menciiĝas, Augusto Pinochet (kvankam li ne aperas en la grafoj).

La klara konkludo estas ke ekonomie maldekstraj landoj emas al diktaturo pli ol ekonomie dekstraj landoj. Ŝajnas ke kiam la registaro komencas regi la ekonomion, ĝi baldaŭ volas regi ĉion alian ankaŭ.

Luis Posada Carriles

Usono arestis la akuzitan teroriston Luis Posada Carriles pasint-semajne. Mi ne scias, ĉu Posada vere faris tion, pri kio li estas akuzita. Mi rimarkas, ke liaj apogantoj ne diras ke le ne faris ĝin, sed ke io ajn, kion li faris, estis justigita pro la murda reĝimo de Kastro. Mi ankaŭ rimarkas ke venezuelaj kortumoj jam dufoje trovis lin senkulpa (antaŭ ol li eskapis en 1985 dum ŝtataj advokatoj preparis apelacion). Do mi ne povas esti certa pri lia kulpeco.

Sed du punktojn mi mencias:

  1. Li neniam ricevos honestan juĝon en Ĉavezujo.

  2. Neniu, kiu heroigas Kastron kaj Guevaran, havas ian ajn moralan bazon, ne eĉ la plej etetan, por kondamni Posadan. Eĉ se li estas kulpa, li mortigis malpli ol 100 civilulojn. Guevara mortigis milojn kaj Kastro centojn da miloj.

25.4.05

La Aventureto de la Karidinoj

aŭ, kiel mi malŝparis benzinon la tagon post Tera Tago

Karidino estas akva besteto kiu manĝas algon. (Mi uzas la nomon "karidino" por tiuj bestoj ĉar ili apartenas al la genro Caridina.) Mia tre bona amiko Rus, kiu loĝas en Havajo, bredas karidinojn. Lia kuzo, John, kiu loĝas en urbo najbara al mia kaj ankaŭ estas tre bona amiko mia, volis iujn. Do ĵaŭdon Rus sendis iujn al John.

Jen la problemo: Rus ne sciis, ke John komencis semajnan ferion merkredon. Do matene sabaton mi ricevis mesaĝon el John. Lia patrino, al kiu John donis ŝlosilon kaze de krizo, povus resti en la domo kaj ricevi la pakaĵon, sed ŝi ne scipovas trakti la karidinojn. Do li petis min fari ĝin.

Mi telefonis la poŝtejon kaj oni diris, ke la poŝtisto liverus la pakaĵon plej probable inter 12:00 kaj 13:00. Mi telefonis al la patrino de John por ekhavi la ŝlosilon. Bedaŭrinde, ŝi ne estis hejme, kaj ne responde telefonis ĝis 12:00. Sed mi fine alvenis ĉe John.

Rus telefonis je 12:40 por ekscii ĉu la pakaĵo alvenis. Li diris ke mi devos subskribi ricevavizon. Mi eniris per flanka pordo, do mi kontrolis la ĉefpordon por vidi ĉu la poŝtisto venis antaŭ ol mi, kaj tien metis avizon, ke mi devas preni la pakaĵon el la poŝtejo.

Kaj tiam mi vidis: la apartan leterkeston antaŭ la domo, pri kiu mi estis forgesinta, kaj kiun mi bedaŭrinde ne rimarkis kiam mi alvenis. Kaj tie ja estis avizo.

Do mi eniris mian aŭton kaj veturis al la poŝtejo. Kie mi eksciis, ke la poŝtisto ankoraŭ ne revenis. Mi povus aŭ provi trovi lin, aŭ reveni ĉirkaŭ 17:00. Mi decidis serĉi lin.

Mi veturadis en la najbaraĵo de John, kaj fine vidis la poŝtaŭton. Sed ĝi ne estis la ĝusta; la strato de John estas la limo inter du poŝtaj kursoj, kaj mi estis trovinta la alian poŝtiston. Do mi reeniris mian aŭton kaj rekomencis mian veturadon. Fine mi trovis la ĝustan aŭton, subskribis la ricevavizon, kaj ricevis la pakaĵon.

Kaj la poŝtisto diris ke kiam li maltrafas je pakaĵo por kiu oni devas subskribi, li kutime reprovas liveri ĝin kiam li finas sian kurson.

30.1.05

Venko

Fotoj el Diary from Baghdad, Chrenkoff, Instapundit, Questions and Observations, kaj Cigars in the Sand

29.1.05

Ŝerco

Ateisto promenadis en la arbaro.

"Kiaj majestaj arboj! Kiaj potencas riveroj! Kiaj belegas bestoj!" li diris al si. Dum li promenis apud rivero, li aŭdis susuron el la arbustoj malantaŭ si. Li turnis kaj vidis urson pli ol du metrajn altan alkurante lin.

Li kuris kiel eble plej rapide tra la vojeton. Li rigardis malantaŭe kaj vidis ke la urso pliproksimiĝis. Li rigardis malantaŭe denove. La urso estis ankoraŭ pli proksima. Li stumblis kaj falis al la tero. Li trunis por ekstari sed vidis ke la urso estis super li, etendante la la maldekstran brakon kaj levante la dekstran brakon por bati lin.

Ĉi-momente la ateisto ekkriis "Ho dio!"

Tempo haltis.

La urso ĉesis de movi.

La arbaro eksilentis.

Hela lumo brilis sur la homo kaj grandega voĉo venis el la ĉielo, "Vi neas mian ekzistadon dum jaroj, vi instruas aliajn ke mi ne ekzistas kaj eĉ donas la meriton por kreado al kosma akcidento. Ĉu vi atendas ke mi helpas vin eliri tiun situacion? Ĉu mi nombru vin kiel kredanton?". La ateisto rigardis rekte en la lumon, "Estus hipokrite subite peti ke vi traktas min kiel kristanon nun, sed ĉu vi eble povus kristanigi la URSON?". "Bone, mi faros," diris la voĉo.

La lumo malaperis.

La bruo de la arbaro rekomenciĝis.

Kaj la urso mallevis sian dekstran brakon, kunigis siajn brakojn, mallevis sian kapon kaj parolis: "Sinjoro, benu ĉi tiun manĝaĵon, kiun mi ricevas el via abundo per Kristo. Amen."

Tradukita el la angla.