Sukerita Irako?
Tradukita el IraqPundit:
En mirigega artikolo aperinta en la numero de 16 Decembro de The New York Review of Books (La Novjorka Libro-Recenzo), gazetara kritikisto Michael Massing proponas "neglektita" kialo por la reelektado de George W. Bush. Massing kredas ke "ne estas klara je tiel grado la publiko konsciis pri tio, kiel malbona estas la situacio en Irako. Ĉar dum estis multe da informiga raportado pri la milito, nombro da kombiniĝintaj faktoroj ŝirmis usonanojn el ĝiaj plej brutalaj realaĵoj."Massing, mallonge, persvadiĝis ke la milito en Irako estas sukerita. Ĉi tio estos surprizega al multaj homoj en Irako mem, inklusive tiujn irakajn civitanojn kaj usonajn soldatojn kiuj jam argumentis tute kontraŭe pri la gazetara raportado. Kiel pruvo por sia vidpunkto, Massing proponas, inter aliajn, la fifaman retleteron el juna virino nomita Farnaz Fassihi kiu raportis pri Bagdado por la Wall Street Journal. Fassihi supozeble unue malkovris la veran naturon de aferoj en la ĉefurbo. En retletero sendita al amikoj last-Septembre, ŝi skribis ke:
"Esti fremda ĵurnalisto en Bagdado nuntempe estas kiel esti sub efektiva doma aresto....Mi evitas viziti domojn kaj neniam iradas en la stratoj. Mi ne povas plu fari aĉetojn, ne povas manĝi en restoracioj, ne povas ekkonversacii kun nekonatoj, ne povas serĉi raportindaĵojn, ne povas veturi en iu ajn krom plenkirasa aŭto, ne povas iri al scenoj de okazantaj novaĵoj, ne povas esti ŝtopita en trafiko, ne povas paroli anglan ekstere, ne povas ekskursi, ne povas diri ke mi estas usonano, ne povas restadi ĉe kontrolejoj, ne povas scivoli pro tio, kion homoj diras, faras, sentas."
Massing diras ke aliaj ĵurnalistoj raportantaj pri Bagdado "surpriziĝis pri la atento, kiun ricevis ŝia retletero. 'Ni ĉiuj sentis tiel, kiel ni jam raportadis tion,' ĵurnalisto diris al mi.
Kompreneble ili raportadis tion, se "tio" signifas ke Bagdado iĝis danĝera loko. Nenio en la priskribo de Fassihi malkovris ion ajn novan pri Irako. Tio, kio estis nova en la retletero de Fassihi, kio faris ĝin "viva", estis la intensa persona timo kiun ĝi reflektis.
Sed Michael Massing ne estas la sola kiu parolis al usonanaj ĵurnalistoj pri la retletero de Fassihi. IraqPundit ankaŭ parolis kun ĵurnalistoj kiuj estis en Bagdado je la sama tempo kiel Fassihi, kaj konis ŝin. Ĉi tiuj estas ĵurnalistoj kiuj havas imponan sperton je raportado el militzonoj. Ili ankaŭ surpriziĝis pri la atento kiun ricevis ŝia retletero, ĉar ĝi neniel reflektis iliajn ĉiutagajn travivaĵojn.
Ĉi tiuj ĵurnalistoj ja manĝis en restoracioj. Ili ja parolis kun nekonatoj. Ili ja serĉis raportindaĵojn. Ili ja parolis anglan ekstere. IraqPundit ne certas pri tio, ĉu ili faris aĉetojn, sed plene certas, ke ili estis ŝtopitaj en trafiko.
Fassihi rajtas sian timon, kaj neniu juĝu ŝin pri ĝi. Eble ŝi devas zorge pensi antaŭ akcepti alian komision en militzono, ĉar ŝi verŝajne frontas multajn de la samaj danĝeroj, senkonsidere tion, ĉu George W. Bush estas prezidento aŭ ne, aŭ ĉu ŝi kredas ke la milito estas justa.
Sendube, la estonteco de irakanoj, kiuj ĉiutage devis fari ĉion, kiel tiel timigis la koron de Fassihi, dum travivi multajn el la samaj danĝeroj—kaj ankaŭ aliaj danĝeroj—ne devas esti kaptita de la nervoj de Fassihi. Kompreneble, irakanoj apenaŭ rolas en la artikolo de Massing; kiel kutime por lia speco, ili estas plejparte nerilataj (krom se ilin difektigas usonaj soldatoj).
Irakanaj blogantoj ja aperas en la artikolo; Massing citas unu tiel, kiel oni povas indulge priskribi kiel tute malsincera. Provante refuti la ideon ke oni povas gajni komprenon de la singarda optimismo de irakanaj liberuloj per legi iliajn boninformitajn kaj elokventajn blogojn, Massing direktas siajn legantojn al Healing Iraq. Tie, Massing citas la funebran reagon de Zejad al tio, ke du amikojn murdis "ribelantaj" banditoj, kiel plua pruvo de la senespereco de la situacio.
Sed kiel la multaj miloj de legantoj de Healing Iraq tre bone scias (kaj li tre eble havas plu da usonanoj legantoj ol Messing), Zejad subtenas la militon kaj estas esperplena pri la barakto establi liberan nacion. Zejad certe rajtas funebri la mortojn de amikoj sen ke iu rabokaptas lian malfeliĉon por fari nerespektindan, nedefendeblan politikan argumenton kontraŭ George W. Bush.
Pri la murditaj irakanoj kiujn Zejad funebris, IraqPundit ŝatus persone opinii. Mi konis ilin. Ili estis bonaj kaj decaj homoj kiuj, kiel Zejad, esperis liberan estontecon por sia lando kaj por si. Ili mortis abomene ĉar ili helpis usonajn soldatojn per vendi farmaciojn al ili. (Zina, farmaciisto, parolis bonan anglan; ŝi kaj la alia murdito, ankaŭ nomita Zejad, kune posedis apotekon.) Ke Massing oportune uzis iliajn murdojn maltrankvilas. Ĝi malhonoras iliajn vivojn per forviŝi iliajn esperojn, kaj senigas iliajn mortojn je iu ajn signifo ekster la antipatio de Massing por Bush.
Massing ankaŭ subtenas sian argumenton per citi multajn ekzemplojn de usonaj soldatoj maltraktantaj irakanajn civilulojn. Jes, tio okazas, kaj okazas multe tro ofte. Neniu devas admoni min pri tio. Kiel estas la situacio je multaj irakanoj, la hejmon de miaj propraj parencoj invadis usonajn soldatojn; la familio estis severe traktita, kaj apartigita dum horoj sen ia ideo de tio, kio okazos al ili. Sed mi ne akceptos trudadon el tia speco, kia estas Massing. Miaj parencoj koleriĝegis pri tio, kio okazis al ili, kaj okazis al multaj aliaj senkulpaj irakanoj. Ili estas profunde malfeliĉaj pri multaj aspektoj de la okupado, kies finon ĉiu el ili volas.
Sed malsimile al Massing, ili scias, kiuj estas iliaj veraj malamikoj. Ili estas multe pli bone ol Massing (aŭ, simile, la enhoteligita Fassihi) ĝuste kiel infera tempo tio estas por Irako. Tamen ili kaj milionoj kiel ili retenas tian kuraĝon, pri tio Massing ne scias ion. Ili vivas anticipante ke la malmultaj miloj da banditoj kiu nun sangigas Irakon estos ĉesigitaj. Ili atendas senpacience la balotadon, kaj ili vivas esperante pacon. Ili daŭre tiel faros malgraŭ la penoj de Massing kaj lia speco malleĝigi kaj sapei tiujn esperojn.
0 Komento(j):
Sendu komenton
<< Hejmen