15.1.05

Pli da Duobla Normo

Ni komparu du lastatempaj okazoj: la fizika misuzo de malliberuloj en Abu Grajb je la manoj de usona soldatoj kaj la seksa misuzo de knabinoj en Kongolo je la manoj de UN-aj "pacgardantoj".

  1. La daŭro de la afero:
      Abu Grajb: La (fi)famaj fotoj el Abu Grajb ĉiuj venas de nur unu tago. La misuzo tute ne estis longedaŭra afero. Ĝi estis afero de nur kelkaj horoj, nome la naskiĝdata festo de unu el la partoprenintaj soldatoj. (Estas ja eble, ke ekzistas aliaj okazoj, sed ĉiuj la okazoj, pri kiuj la monda gazetaro daŭre raportas, okazis en tiu unu "festo".)
      Kongolo: Daŭris monatojn, eble jarojn.

  2. La reago de la respondecaj aŭtoritatoj:
      Abu Grajb: Alia soldato, kiu ne ĉe-estis la feston, eksciis pri la misuzo kaj tuj raportis ĝin al la aŭtoritatoj, kiuj forigis la ofendintojn el kontakto kun la malliberuloj kaj tuj komencis enketon pri la afero. La mondo eksciis pri la misuzo ĉar la usona armeo procesis unu el la soldatoj...
      Kongolo: La ofendintaj estas ankoraŭ en Kongolo, ankoraŭ funkciante kiel pacgardantoj

  3. La puno por la ofendintoj:
      Abu Grajb: Je la fino de la esploro, la armeo procesis ilin. Unu el ili jam iris al malliberejo.
      Kongolo: Ankoraŭ nenia puno.

Ĉu ne estas mirinda la povo de antaŭjuĝo? Usonaj soldatoj unuokaze misuzis malliberulojn, Usono tuj reagis kaj punis (aŭ punos) la ofendintojn, kaj la mondo rigardas Usonon kiel ian monstron. UN-aj soldataj daŭre misuzas knabinojn, la UN faras preskaŭ nenion dum monatoj, kaj lasas la ofendintojn resti, sed la mondo rigardas la UN kiel savanton.

0 Komento(j):

Sendu komenton

<< Hejmen