12.12.04

La araba vidpunkto

Tradukita el The Daily Star:

Dum la rezultoj de la ĉi-jara usona balotado eble kaŭzis liberalajn Demokratanojn kaj multajn el la ampleksa internacia komunumo kapnei de nekredo, surpriza nombro de araboj ŝajne ne nur atendis la revenon al povo de George W. Bush, sed ankaŭ subtenis ĝin.

Ekde mi komencis instrui en Damasko antaŭ ses monatoj, mi daŭre surpriziĝas trovi subtenon kaj eĉ admiron por Bush en tiu urbo, miksitajn kun la kutima polemiko pri usona imperiismo. La supozita ondo de kontraŭ-usona kaj kontraŭ-Busha sento kiu jam kosumis multe da Eŭropo kaj Azio ŝajne saltis partojn de la araba mondo, kie oni ofte havas pli komunaĵojn kun Meza Usono ol kun la Mezoriento.

Kelkaj tagoj poste ke mi transloĝiĝis al mia nova domo en la mezklasa kristana kvartalo de malnova Damasko, la posedantino demandis de mi kiun mi preferas el la du usonaj prezidentaj kandidatoj. Mi respondis, preskaŭ cetere, ke kompreneble mi voĉdonos por John Kerry. Krom esti Novanglujano edukita en Hedera-Liga* universitato kaj la filo de ekstreme liberalaj gepatroj, mi estis fremdulo kaj gasto en lando laboranta sub usona ekonomiaj sankcioj. Kiel gasto, certe oni atendus ke mi malproksimiĝas de mia propra registaro, kiu komencis preventan militon kontraŭ najbaro de Sirio, malebligis konsiderindan fremdan investon al la Siria ekonomio kaj nomis Damaskon "subtenanto de terorismo".

"Mi ŝatas Bush," ŝi diris, sen ia ironio. "Li estas bona homo—bona kristano."

Bone, mi pensis. Ĉi tiu estas kristana virino, reprezentante etan kaj ofte nerimarkitan malplimulton en plejparte islamana regio. Ŝi probable ne identiĝas tre profunde kun la meza Siriano, ne sentas minacita de la perceptita krucmilito de Bush kontraŭ Islamon. Do mi arĥivigis la okazon en la malantaŭo de mia menso kaj ne plu aŭdis multe pri usona politiko, krom la kelkfoja konversacio kun enuita taksiisto.

Du monatoj post mia alveno, la temo de por-Bushaj Sirianoj subite reaperis kiam mi komencis instrui anglan al kelkaj dekoj da lernantoj. La lernantoj estis, preskaŭ senescepte, el la altaj rangoj de Damaska socio: kleraj, finance komfortaj, multaj de gravaj Siriaj familioj partoprenantaj altrangan ekonomian kaj registaran decidadon.

Unu posttagmezon mi klarigis la pasivan verbotempon, kaj mi uzis ekzemplon kiu venis al mia menso el usona kulturo. Mi demandis de ili ĉu ili sciis kiuj estis kandidatigitaj el la du ĉefaj partioj por kampanji por prezidento. "John Kerry estis kandidatigita de la Demokrata Partio, kaj George Bush estis kandidatigita de la Respublikanoj," respondis unu el la plej inteligentaj en la klaso, vualita islamana inĝeniera studento nomita Rahaf. "Tre bone," mi diris. "Nu, kiu vi pensas ke estos elektita?" "Bush!" ekkriis samptempe kelkaj el la lernantoj, ridentante. Forlasante mian lecionplanon momente, sed scivola pri ĉi tiu subita elmontro de intereso pri la balatado, mi riskis: "Kiu vi volas ke gajnu?" "Bush," diris Rahaf, dum nombro de aliaj kapjesis firme konsentinte. Mi plue demandadis de ili dum kelkaj minutoj, demandinte de individuaj lernantoj kial ili ŝatas Bush. La samaj ideoj aperis foje post fojo: li estas forta estro, honesta homo, kaj plejofte, kredanto. Kiel la plejparto da usonanaj balotintoj ĉi-jare, ĉi tiuj mezorientanoj rilatis al la senso de religia konvinko de Bush kaj lia certa gvidado de nacio kaj kulturo, kiujn ili admiris.

"Sed ĉu li ne timigas vin?" mi fine demandis, ne plu povante kaŝi miajn proprajn sentojn kaj forĵetante la lecionplanon. "Pro la ideoj de Bush, multaj en mia lando pensas ke vi ĉiuj estas teroristoj." Rahaf kaj la plejparto de la aliaj nur ŝultrotiris. Eble ĉio tio estas vera, ili diris, sed li ankoraŭ estas bona prezidento.

*La Hedera Ligo (Ivy League) estas grupo de altrangaj usonaj universitatoj


(Mi devas diri, ke mi ne konas eĉ unu personon, kiu pensas ke ĉiuj araboj, aŭ eĉ ĉiuj sirianoj, estas teroristoj.)

0 Komento(j):

Sendu komenton

<< Hejmen