21.12.04

Vera Paco

Allan FINEBERG (skolto) menciis min en unu el siaj blogaĵoj:

Teosankaro estas la kromnomo de unu el niaj kunblogantoj. Kaj klakante sur la nomon, vi transiros al paĝo kie lia/ŝia profesio estas listigita kiel programisto. Mankas aliaj informeroj pri la ulo.

Kiam mi unue faris Ĝangalo-konton, mi metis nur bazajn informojn, kaj mi neniam ŝanĝis ilin ĝis nun. Tamen, nun estas pli da informoj.

Tamen por multaj Esperantistoj estas iagrade surprizo ke Teosankaro subtenas la usonan registaron en ties milito en Irako. Kial surprizo? Nu, ĉar tradicie la esperantistaro malsubtenas invadon far granda, potenca lando en landon malgranda, nepotenca. Surpriza ĉar plej ofte la spirito de Esperanto ŝajnas esti esprimita ne per bomboj kaj grandnacia imperiismo, sed per pacama strebado al interkompreniĝo kaj malstreĉiĝo de internaciaj rilatoj.

Pri imperiismo, mi devas diri ke la nura nocio ke Usono estas imperio estas ridinda al tiuj, kiuj konas la verajn imperiojn de historio. Usono prenis Francujon el la manoj de malamiko, sed Francujo estas sendependa lando. Usono konkeris Germanujon kaj Japanujon post neprovokita atako kiu trenis ĝin en militon, sed Germanujo kaj Japanujo estas sendependaj landoj. (Fakte, Germanujo volas ke usona armeo restu en Germanujo, dum Usono volas elpreni ĝin. Do Germanujo plendas ĉar Usono volas lasi la landon. Ĉu tio montras usonan imperiismon?) Usono ankaŭ prenis la Filipinojn el malamiko, sed kiam la Filipinoj decidis, ke ili volis sendependiĝi, Usono lasis ilin tiel fari. Kaj pli malfrue, kiam ili volis ke la usona armeo foriras, ĝi foriris. Kiam la usona teritorio Puerto Rico volis, ke la usona militŝiparo foriru de Vieques, la ŝiparo foriris. Usonaj teritorioj ne eĉ pagas impostojn al Usono.

Iuj akuzas Usonon de "kultura imperiismo", sed Usono ne trudas sian kulturon al aliaj. Se Holivudaj filmoj aŭ McDonalds estas sukcesaj en iu lando, estas ĉar sufiĉe granda nombro el la loĝantaro ilin volas.

Do mi devas demandi, kiel Usono estas imperio? Ĉu iu povas doni eĉ unu ekzemplon de imperiisma ago farita de Usono dum la lastaj cent jaroj?

La frazo "pacama strebado al interkompreniĝo kaj malstreĉiĝo de internaciaj rilatoj" min memorigas de iu parolo de Zamenhof:

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

Mi timas, ke la plejparto de nuntempa Esperantujo ja estas tiel naiva. Ĉu Esperantujo vere pensas, ke la bestaĵoj kaj krimoj de Sadamo estis kaŭzitaj de nekonado de siaj kunirakanoj? Ĉu Esperantujo vere pensas, ke Sadamo estas tia homo, kiun influus "pacama strebado al interkompreniĝo"?

Mi priskribas min kiel pacaman. Sed mi tute ne volas tian pacon, kiu ekzistis en okcidenta Eŭropo ĵus antaŭ la dua mondmilito. Mi konstatas, ke iafoje la alternativo al milito estas eĉ pli malbona ol milito. Anglujo kaj Francujo ne konstatis tion en la 1930-oj. "Paco je iu ajn preco" ne preventis la militon; fakte, ĝi plifortigis Germanujon kaj tiel plimalfaciligis la barakton. Vera paco ne estas nur la manko de milito. Kaj kvankam vera paco ja ne povas ekzisti dum oni militas, iafoje estas dezirinda kaj bezona ke oni militas, por ebligi veran pacon.

Pacifistoj kaj Esperantistoj estis forte kontraŭ iu ajn interveno en la konflikto, kiu iĝis la dua mondmilito. Sed la Nazioj tute ne atentis tion poste. Ĉu Esperantujo vere pensas, ke fanatikaj islamanoj atentas ĝian kontraŭecon? Kiel mi jam montris en antaŭa blogaĵo, ili trudas sian volon eĉ al moderaj islamanoj.

Cicerono iam diris: "La nomo de paco estas dolĉa, kaj la afero mem estas bonfara, sed estas granda malsameco inter paco kaj sklaveco. Paco estas libereco en trankvileco, sklaveco estas la plej malbona de ĉiuj malbonoj, rezistenda ne nur per milito, sed eĉ per morto."

1 Komento(j):


Anonymous Anonymous diris...

neniu ajn ezemplo de imperialismo de unu jarcento ?
Le usona Generalo Smedley BUTLER ne samopiinis....

(el « la SAGO », gazeto de SAT-amikaro, N°11 de decembro 2004 LA KONFESO DE GENERALO BUTLER)



« Milito estas nur prirabo. Prirabo estas plej bone priskribita, laŭ mi, kiel io, kio ne estas tio, kio ĝi ŝajnas al la ĝenerala plimulto. Nur kelkaj grupetoj scias pri kio temas. Prirabo estas farita por la profito de eta malplimulto je la kosto de la amasoj.
Mi kredas je taŭga defendo de la marbordo kaj nenio pli. Se nacio venos ĉi tien por batali, tiam ni batalu. La problemo kun Usono estas, ke kiam la dolaro ricevas nur 6 procentojn ĉi tie, tiam ĝi senpacienciĝas kaj iras transmaren por ricevi 100 procentojn. Tiam la flago sekvas la dolaron kaj la soldatoj sekvas la flagon.
Mi ne plu irus al milito kiel mi faris por protekti iujn fiajn bankistajn investojn. Nur du aferoj meritas, ke oni batalu por ili. Unu estas la protekto de niaj hejmoj kaj la alia estas la Deklaracio pri Rajtoj. Milito pro iu ajn alia kialo estas nur prirabo. Ne ekzistas eĉ unu priraba ruzo nekonata de la militista banditaro. Ĝi havas siajn « fingrulojn » por indiki la malamikojn, siajn « muskululojn » por detrui ilin, siajn « cerbulojn » por plani la militajn preparojn, kaj grandan ĉefon, la Supernacia Kapitalismo.
Povas ŝajni strange, ke mi, militisto, faras tian komparon. La veremo devigas min al tio. Mi pasigis tridektri jarojn kaj kvar monatojn je la aktiva servo kiel membro de la plej efika militgrupo en tiu ĉi lando, la transmara infanterio. Mi okupis ĉiujn oficirajn postenoj, de Sub-leŭtenanto ĝis Divizia Generalo. Kaj dum tiu periodo, mi elspezis la plimulton el mia tempo kiel altranga muskolulo je la servo de la Granda Komerco, de Wall Street kaj de la Bankestroj. Unuvorte, mi estis rabisto, gangstero je la servo de kapitalismo.
Mi suspektis, ke mi estas nur ero en la prirabo tiutempe. Nun mi certas pri tio. Kial ciuj membroj de la milirista profesio, mi neniam pensis per mi mem ĝis mi forlasis la postenon. Miaj mensaj kapabloj restis provizore neuzitaj dum mi obeis la ordonojn de la superuloj. Tiu situacio estas tipa por ĉiuj dum milita servo.
Mi helpis al la « sekurigo » de Meksikio, aparte de Tampiko, por la interesoj de la usona petrolo en 1914. Mi helpis al la transformo de Haitio kaj Kubo en taŭgan lokon por ke la uloj de la National City Bank sukcesu kolekti la monon tie. Mi partoprenis en la perfortado de seso de Centramerikaj respublikoj por la profito de Wall Street. La listo de priraboj estas longa. Mi helpis al purigo de Nikaragvao por la internacia banka centro de la fratoj Brown en 1909-1912 (kie mi aŭdis tiun nomon antaŭe ?). Mi alportis civilizon al la Dominika Respubliko por la interesoj de Usona sukero en 1916. En Ĉinio mi helpis la senprobleman antaŭeniron de Standard Oil.
Dum tiuj jaroj, mi havis, kiel oni dirus en la gangstera slango, prosperan afereton. Rememorante pri tio, mi opinias, ke mi povus doni kelkajn konsilojn al Al Kapone. Li prirabas maksimume tri urbajn distriktojn. Mi agadis sur tri kontinentoj ! »

Generalo Smedlej BUTLER
Esperantigis Vinko Markov.

Kaj anglalingve cxu vi legis la libron de Howard Zinn, ekzemple kie li priskribas kiel disvolvigxis tiu humanista konkero de Filipinoj ....

Sendu komenton

<< Hejmen