La linio nebuliĝas...
Laŭ Russ Williams:
La usona registaro efektive priparolas malliberigon dumvivan de multaj homoj, pri kiuj mankas sufiĉan indicon eĉ por imputi (ne paroli pri konvikti). Estas centoj da homoj en Gvantanamo kaj aliaj malliberejoj, kiuj jam restis tie jarojn, sen indico kontraŭ ili, kaj nun la registaro volas oficiale teni ilin por ĉiam. Kiel ĉi tio malsamas al diktatoreco?
Eble ĉar:
- Ni spertas militon kontraŭ terorismo. Dum konvencia milito, registaroj rajtas teni la kaptitojn ĝis la fino de la milito. Do kial ne tiujn? Kial ili meritas pli da rajtoj ol kaptitaj malamikoj dum konvencia milito?
- Ili ne estas niaj civitanoj. Ili estas atakintaj malamikoj, kaptitaj dum ili atakis niajn soldatojn
- Eble la plej grava malsameco: Ni rajtas libere esprimi niajn opinion pri la afero. Russ Williams povas fari sian blogon sen timi ke la registaro metos lin en malliberejon.
En la komentoj, Williams sin korektas: "Nu fakte, eble ne temas pri diktatoreco laŭvorte, sed pli ĝenerala totalismo". Ĉu li vere kredas tion? Mi invitas lin vivi en Sirio aŭ Ĉinio aŭ preskaŭ iu ajn el la afrikaj landoj, se li pensas ke Usono estas totalisma lando.
2 Komento(j):
1. Estas prave, ke tiu ĉi milito estas longedaŭra kaj sen difinita fino, kaj do tio metas la usonan registaron en tiklan pozicion. Eble tio estas grava kontraŭterorisma rimedo nun, sed tio pliigas la ŝancon, ke iu estonta registaro ne tiel nediktatora uzos ĝin kiel precedencon por subpremi siajn kritikantojn kaj iliajn rajton. La kaptitoj ne meritas pli da rajtoj ol konvenciaj militkaptitoj, sed oni devas prizorgi, ke oni ne donacas al la registaro nedifinitan potencon, kiu povas esti uzata por malbono.
2. Ne devas gravi, el morala vidpunkto, ĉu ili estas usonaj civitanoj. Se estas maljuste enkarcerigi usonajn civitanojn por ĉiam sen akuzo kaj proceso, estas same maljuste fari la samon al neusonanoj. (Kaj male: se estas prave kaj juste teni ĉi tiujn kaptitojn, estus same prave kaj juste se ili estus usonaj civitanoj.) Espereble, kiel esperantistoj, ni povas rigardi la mondon el sennacia vidpunkto.
3. Vi kompreneble pravas.
Mi ne priploras la teroristojn tenatajn de Usono, sed mi timas, ke tiu ĉi ago (ekzemple) de la usona registaro kreas tre danĝeran precedencon.
Multaj el ili ne estas atakintoj kontraŭ Usono! Ili estas malbonŝanculoj kiuj estis hazarde kolektitaj surstrate, aŭ intence vendis al usona armeo en Afganio de fiuloj. Multaj raportoj subtenas ĉi tiun hontan bedaŭrindan fakton. Plue, ni ja traktis multajn usonajn civitanojn tiel, kaj civitanojn de amikaj landoj. -russ
Sendu komenton
<< Hejmen