21.12.04

Vera Paco

Allan FINEBERG (skolto) menciis min en unu el siaj blogaĵoj:

Teosankaro estas la kromnomo de unu el niaj kunblogantoj. Kaj klakante sur la nomon, vi transiros al paĝo kie lia/ŝia profesio estas listigita kiel programisto. Mankas aliaj informeroj pri la ulo.

Kiam mi unue faris Ĝangalo-konton, mi metis nur bazajn informojn, kaj mi neniam ŝanĝis ilin ĝis nun. Tamen, nun estas pli da informoj.

Tamen por multaj Esperantistoj estas iagrade surprizo ke Teosankaro subtenas la usonan registaron en ties milito en Irako. Kial surprizo? Nu, ĉar tradicie la esperantistaro malsubtenas invadon far granda, potenca lando en landon malgranda, nepotenca. Surpriza ĉar plej ofte la spirito de Esperanto ŝajnas esti esprimita ne per bomboj kaj grandnacia imperiismo, sed per pacama strebado al interkompreniĝo kaj malstreĉiĝo de internaciaj rilatoj.

Pri imperiismo, mi devas diri ke la nura nocio ke Usono estas imperio estas ridinda al tiuj, kiuj konas la verajn imperiojn de historio. Usono prenis Francujon el la manoj de malamiko, sed Francujo estas sendependa lando. Usono konkeris Germanujon kaj Japanujon post neprovokita atako kiu trenis ĝin en militon, sed Germanujo kaj Japanujo estas sendependaj landoj. (Fakte, Germanujo volas ke usona armeo restu en Germanujo, dum Usono volas elpreni ĝin. Do Germanujo plendas ĉar Usono volas lasi la landon. Ĉu tio montras usonan imperiismon?) Usono ankaŭ prenis la Filipinojn el malamiko, sed kiam la Filipinoj decidis, ke ili volis sendependiĝi, Usono lasis ilin tiel fari. Kaj pli malfrue, kiam ili volis ke la usona armeo foriras, ĝi foriris. Kiam la usona teritorio Puerto Rico volis, ke la usona militŝiparo foriru de Vieques, la ŝiparo foriris. Usonaj teritorioj ne eĉ pagas impostojn al Usono.

Iuj akuzas Usonon de "kultura imperiismo", sed Usono ne trudas sian kulturon al aliaj. Se Holivudaj filmoj aŭ McDonalds estas sukcesaj en iu lando, estas ĉar sufiĉe granda nombro el la loĝantaro ilin volas.

Do mi devas demandi, kiel Usono estas imperio? Ĉu iu povas doni eĉ unu ekzemplon de imperiisma ago farita de Usono dum la lastaj cent jaroj?

La frazo "pacama strebado al interkompreniĝo kaj malstreĉiĝo de internaciaj rilatoj" min memorigas de iu parolo de Zamenhof:

Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.

Mi timas, ke la plejparto de nuntempa Esperantujo ja estas tiel naiva. Ĉu Esperantujo vere pensas, ke la bestaĵoj kaj krimoj de Sadamo estis kaŭzitaj de nekonado de siaj kunirakanoj? Ĉu Esperantujo vere pensas, ke Sadamo estas tia homo, kiun influus "pacama strebado al interkompreniĝo"?

Mi priskribas min kiel pacaman. Sed mi tute ne volas tian pacon, kiu ekzistis en okcidenta Eŭropo ĵus antaŭ la dua mondmilito. Mi konstatas, ke iafoje la alternativo al milito estas eĉ pli malbona ol milito. Anglujo kaj Francujo ne konstatis tion en la 1930-oj. "Paco je iu ajn preco" ne preventis la militon; fakte, ĝi plifortigis Germanujon kaj tiel plimalfaciligis la barakton. Vera paco ne estas nur la manko de milito. Kaj kvankam vera paco ja ne povas ekzisti dum oni militas, iafoje estas dezirinda kaj bezona ke oni militas, por ebligi veran pacon.

Pacifistoj kaj Esperantistoj estis forte kontraŭ iu ajn interveno en la konflikto, kiu iĝis la dua mondmilito. Sed la Nazioj tute ne atentis tion poste. Ĉu Esperantujo vere pensas, ke fanatikaj islamanoj atentas ĝian kontraŭecon? Kiel mi jam montris en antaŭa blogaĵo, ili trudas sian volon eĉ al moderaj islamanoj.

Cicerono iam diris: "La nomo de paco estas dolĉa, kaj la afero mem estas bonfara, sed estas granda malsameco inter paco kaj sklaveco. Paco estas libereco en trankvileco, sklaveco estas la plej malbona de ĉiuj malbonoj, rezistenda ne nur per milito, sed eĉ per morto."

19.12.04

Ebura Bordo bezonas "honestan peranton"

Laŭ Sarat Ottro Zirignon-Toure, proksima konsilanto al Laurent Gbagbo, la prezidento de Ebura Bordo,

Ni penas impliki Usonon en la solvadon te ĉi tiu krizo...Ni vere bezonas pli vastan usonan engaĝon en nia lando...Usono estas la ununura lando, kiu povas esti honesta peranto en la nuna krizo.

Tio starigas la demandon: kiuj estas tie nun, kiuj jam konvinkis Eburan Bordon, ke ili ne povas esti honestaj perantoj?

Francujo kaj la UN.

Civitaj Rajtoj

Russ Williams komentas en sia blogo pri sondo de Cornell University, sed antaŭ ol mi kritikas, mi montros la faktojn. La sondo donis kelkajn asertojn, kaj demandis ĉu konsentas aŭ ne.
Ĉiuj R S D MT AT MR MdR AR MA MdA AA
1 27% 40% 17% 24% 24% 37% 15% 30% 42% 23% 29% 32%
2 26 34 24 22 21 42 13 33 34 22 27 32
3 22 34 15 17 19 31 16 24 29 17 23 27
4 29 41 27 21 25 42 19 33 40 24 31 36
5 48
6 15
7 29

La deklaroj estas:

  1. Ĉiuj Islamanaj Usonanoj devas reĝistri siajn lokojn kun la registaro.
  2. La usonaj leĝ-ekzekuciaj agentojoj devas observi moskeojn.
  3. Usonaj registaraj agentejoj devas rigardi civitanojn kiel eventualajn minacojn pro iliaj islamaneco aŭ Mezorienta deveno.
  4. Agentoj devas enŝoviĝi en Islamanajn organizaĵojn por kontroli ties agadon kaj mongajnon.
  5. Konsentas je neniu el la deklaroj.
  6. Konsentas je unu el la deklaroj.
  7. Konsentas je du aŭ pli el la deklaroj.

La grupoj estas:

  • R: Respublikanoj
  • S: Sendependuloj
  • D: Demokratanoj
  • MT: Malalta nivelo de timo pri terorista atako
  • AT: Alta nivelo de timo pri terorista atako
  • MR: Malalta nivelo de religiemeco
  • MdR: Modera nivelo de religiemeco
  • AR: Alta nivelo de religiemeco
  • MA: Malalta nivelo de atento al televid-novaĵoj
  • MdA: Modera nivelo de atento al televid-novaĵoj
  • AA: Alta nivelo de atento al televid-novaĵoj
© 2004, Media & Society Research Group, Cornell University, Ithaca, New York. Uzita kun permeso.

Williams diris:

Laŭ esploro pri publika timo de terorismo, preskaŭ duono de respondantaro nacia diris ke usona registaro devas iel forpreni civitajn rajtojn de islamaj usonanoj. La raporton faris universitato Cornell.
La "preskaŭ duono" pri kio Williams certe pensas estas 44%, kiu estas la nombro kiu konsentis je almenaŭ unu el la deklaroj. Tamen, la frazo "civitaj rajtoj" havas certan signifon en Usono, kaj nur unu el la deklaroj rilatas al tiu signifo. Do, pli honesta priskribo estus "pli ol kvarono". (Kiu ja estas tro, laŭ mi.) La aliaj deklaroj temas pri agoj, kiuj jam estas laŭleĝaj, se la moskeo aŭ organizaĵo aŭ individuo ŝajnas havi ligojn al teroristaj grupoj, kaj tute ne temas pri civitaj rajtoj.
Proksimume 40% el respublikanoj konsentis ke islamaj usonanoj devas reĝistri sian lokon, komparate al 24% el demokratanoj kaj 17% el sendependuloj. 41% el respublikanoj diris ke spionoj aliĝu kaj gvatu islamajn civitajn grupojn, komparate kun 21% el demokratanoj kaj 27% el sendependuloj.
Nu, se temas pri Demokratanoj kaj Respublikanoj sintenoj pri civitaj rajtoj, Williams memoru ke estis Demokratana prezidento kiu metis japanajn usonanojn en koncentrejojn, kaj estis Respublikana prezidento kiu pardonpetis en la nomo de Usono kaj kompensis ilin. Dum la 1960-jaroj en Usono, pli da Respublikanoj ol Demokratanoj en la Usona Parlamento voĉdonis por la Aktoj pri Civitaj Rajtoj. Kaj eble Williams ne memoras la okazojn en Ruby Ridga kaj Waco dum la jaroj de Clinton.

12.12.04

La araba vidpunkto

Tradukita el The Daily Star:

Dum la rezultoj de la ĉi-jara usona balotado eble kaŭzis liberalajn Demokratanojn kaj multajn el la ampleksa internacia komunumo kapnei de nekredo, surpriza nombro de araboj ŝajne ne nur atendis la revenon al povo de George W. Bush, sed ankaŭ subtenis ĝin.

Ekde mi komencis instrui en Damasko antaŭ ses monatoj, mi daŭre surpriziĝas trovi subtenon kaj eĉ admiron por Bush en tiu urbo, miksitajn kun la kutima polemiko pri usona imperiismo. La supozita ondo de kontraŭ-usona kaj kontraŭ-Busha sento kiu jam kosumis multe da Eŭropo kaj Azio ŝajne saltis partojn de la araba mondo, kie oni ofte havas pli komunaĵojn kun Meza Usono ol kun la Mezoriento.

Kelkaj tagoj poste ke mi transloĝiĝis al mia nova domo en la mezklasa kristana kvartalo de malnova Damasko, la posedantino demandis de mi kiun mi preferas el la du usonaj prezidentaj kandidatoj. Mi respondis, preskaŭ cetere, ke kompreneble mi voĉdonos por John Kerry. Krom esti Novanglujano edukita en Hedera-Liga* universitato kaj la filo de ekstreme liberalaj gepatroj, mi estis fremdulo kaj gasto en lando laboranta sub usona ekonomiaj sankcioj. Kiel gasto, certe oni atendus ke mi malproksimiĝas de mia propra registaro, kiu komencis preventan militon kontraŭ najbaro de Sirio, malebligis konsiderindan fremdan investon al la Siria ekonomio kaj nomis Damaskon "subtenanto de terorismo".

"Mi ŝatas Bush," ŝi diris, sen ia ironio. "Li estas bona homo—bona kristano."

Bone, mi pensis. Ĉi tiu estas kristana virino, reprezentante etan kaj ofte nerimarkitan malplimulton en plejparte islamana regio. Ŝi probable ne identiĝas tre profunde kun la meza Siriano, ne sentas minacita de la perceptita krucmilito de Bush kontraŭ Islamon. Do mi arĥivigis la okazon en la malantaŭo de mia menso kaj ne plu aŭdis multe pri usona politiko, krom la kelkfoja konversacio kun enuita taksiisto.

Du monatoj post mia alveno, la temo de por-Bushaj Sirianoj subite reaperis kiam mi komencis instrui anglan al kelkaj dekoj da lernantoj. La lernantoj estis, preskaŭ senescepte, el la altaj rangoj de Damaska socio: kleraj, finance komfortaj, multaj de gravaj Siriaj familioj partoprenantaj altrangan ekonomian kaj registaran decidadon.

Unu posttagmezon mi klarigis la pasivan verbotempon, kaj mi uzis ekzemplon kiu venis al mia menso el usona kulturo. Mi demandis de ili ĉu ili sciis kiuj estis kandidatigitaj el la du ĉefaj partioj por kampanji por prezidento. "John Kerry estis kandidatigita de la Demokrata Partio, kaj George Bush estis kandidatigita de la Respublikanoj," respondis unu el la plej inteligentaj en la klaso, vualita islamana inĝeniera studento nomita Rahaf. "Tre bone," mi diris. "Nu, kiu vi pensas ke estos elektita?" "Bush!" ekkriis samptempe kelkaj el la lernantoj, ridentante. Forlasante mian lecionplanon momente, sed scivola pri ĉi tiu subita elmontro de intereso pri la balatado, mi riskis: "Kiu vi volas ke gajnu?" "Bush," diris Rahaf, dum nombro de aliaj kapjesis firme konsentinte. Mi plue demandadis de ili dum kelkaj minutoj, demandinte de individuaj lernantoj kial ili ŝatas Bush. La samaj ideoj aperis foje post fojo: li estas forta estro, honesta homo, kaj plejofte, kredanto. Kiel la plejparto da usonanaj balotintoj ĉi-jare, ĉi tiuj mezorientanoj rilatis al la senso de religia konvinko de Bush kaj lia certa gvidado de nacio kaj kulturo, kiujn ili admiris.

"Sed ĉu li ne timigas vin?" mi fine demandis, ne plu povante kaŝi miajn proprajn sentojn kaj forĵetante la lecionplanon. "Pro la ideoj de Bush, multaj en mia lando pensas ke vi ĉiuj estas teroristoj." Rahaf kaj la plejparto de la aliaj nur ŝultrotiris. Eble ĉio tio estas vera, ili diris, sed li ankoraŭ estas bona prezidento.

*La Hedera Ligo (Ivy League) estas grupo de altrangaj usonaj universitatoj


(Mi devas diri, ke mi ne konas eĉ unu personon, kiu pensas ke ĉiuj araboj, aŭ eĉ ĉiuj sirianoj, estas teroristoj.)

Sukerita Irako?

Tradukita el IraqPundit:

En mirigega artikolo aperinta en la numero de 16 Decembro de The New York Review of Books (La Novjorka Libro-Recenzo), gazetara kritikisto Michael Massing proponas "neglektita" kialo por la reelektado de George W. Bush. Massing kredas ke "ne estas klara je tiel grado la publiko konsciis pri tio, kiel malbona estas la situacio en Irako. Ĉar dum estis multe da informiga raportado pri la milito, nombro da kombiniĝintaj faktoroj ŝirmis usonanojn el ĝiaj plej brutalaj realaĵoj."

Massing, mallonge, persvadiĝis ke la milito en Irako estas sukerita. Ĉi tio estos surprizega al multaj homoj en Irako mem, inklusive tiujn irakajn civitanojn kaj usonajn soldatojn kiuj jam argumentis tute kontraŭe pri la gazetara raportado. Kiel pruvo por sia vidpunkto, Massing proponas, inter aliajn, la fifaman retleteron el juna virino nomita Farnaz Fassihi kiu raportis pri Bagdado por la Wall Street Journal. Fassihi supozeble unue malkovris la veran naturon de aferoj en la ĉefurbo. En retletero sendita al amikoj last-Septembre, ŝi skribis ke:

"Esti fremda ĵurnalisto en Bagdado nuntempe estas kiel esti sub efektiva doma aresto....Mi evitas viziti domojn kaj neniam iradas en la stratoj. Mi ne povas plu fari aĉetojn, ne povas manĝi en restoracioj, ne povas ekkonversacii kun nekonatoj, ne povas serĉi raportindaĵojn, ne povas veturi en iu ajn krom plenkirasa aŭto, ne povas iri al scenoj de okazantaj novaĵoj, ne povas esti ŝtopita en trafiko, ne povas paroli anglan ekstere, ne povas ekskursi, ne povas diri ke mi estas usonano, ne povas restadi ĉe kontrolejoj, ne povas scivoli pro tio, kion homoj diras, faras, sentas."

Massing diras ke aliaj ĵurnalistoj raportantaj pri Bagdado "surpriziĝis pri la atento, kiun ricevis ŝia retletero. 'Ni ĉiuj sentis tiel, kiel ni jam raportadis tion,' ĵurnalisto diris al mi.

Kompreneble ili raportadis tion, se "tio" signifas ke Bagdado iĝis danĝera loko. Nenio en la priskribo de Fassihi malkovris ion ajn novan pri Irako. Tio, kio estis nova en la retletero de Fassihi, kio faris ĝin "viva", estis la intensa persona timo kiun ĝi reflektis.

Sed Michael Massing ne estas la sola kiu parolis al usonanaj ĵurnalistoj pri la retletero de Fassihi. IraqPundit ankaŭ parolis kun ĵurnalistoj kiuj estis en Bagdado je la sama tempo kiel Fassihi, kaj konis ŝin. Ĉi tiuj estas ĵurnalistoj kiuj havas imponan sperton je raportado el militzonoj. Ili ankaŭ surpriziĝis pri la atento kiun ricevis ŝia retletero, ĉar ĝi neniel reflektis iliajn ĉiutagajn travivaĵojn.

Ĉi tiuj ĵurnalistoj ja manĝis en restoracioj. Ili ja parolis kun nekonatoj. Ili ja serĉis raportindaĵojn. Ili ja parolis anglan ekstere. IraqPundit ne certas pri tio, ĉu ili faris aĉetojn, sed plene certas, ke ili estis ŝtopitaj en trafiko.

Fassihi rajtas sian timon, kaj neniu juĝu ŝin pri ĝi. Eble ŝi devas zorge pensi antaŭ akcepti alian komision en militzono, ĉar ŝi verŝajne frontas multajn de la samaj danĝeroj, senkonsidere tion, ĉu George W. Bush estas prezidento aŭ ne, aŭ ĉu ŝi kredas ke la milito estas justa.

Sendube, la estonteco de irakanoj, kiuj ĉiutage devis fari ĉion, kiel tiel timigis la koron de Fassihi, dum travivi multajn el la samaj danĝeroj—kaj ankaŭ aliaj danĝeroj—ne devas esti kaptita de la nervoj de Fassihi. Kompreneble, irakanoj apenaŭ rolas en la artikolo de Massing; kiel kutime por lia speco, ili estas plejparte nerilataj (krom se ilin difektigas usonaj soldatoj).

Irakanaj blogantoj ja aperas en la artikolo; Massing citas unu tiel, kiel oni povas indulge priskribi kiel tute malsincera. Provante refuti la ideon ke oni povas gajni komprenon de la singarda optimismo de irakanaj liberuloj per legi iliajn boninformitajn kaj elokventajn blogojn, Massing direktas siajn legantojn al Healing Iraq. Tie, Massing citas la funebran reagon de Zejad al tio, ke du amikojn murdis "ribelantaj" banditoj, kiel plua pruvo de la senespereco de la situacio.

Sed kiel la multaj miloj de legantoj de Healing Iraq tre bone scias (kaj li tre eble havas plu da usonanoj legantoj ol Messing), Zejad subtenas la militon kaj estas esperplena pri la barakto establi liberan nacion. Zejad certe rajtas funebri la mortojn de amikoj sen ke iu rabokaptas lian malfeliĉon por fari nerespektindan, nedefendeblan politikan argumenton kontraŭ George W. Bush.

Pri la murditaj irakanoj kiujn Zejad funebris, IraqPundit ŝatus persone opinii. Mi konis ilin. Ili estis bonaj kaj decaj homoj kiuj, kiel Zejad, esperis liberan estontecon por sia lando kaj por si. Ili mortis abomene ĉar ili helpis usonajn soldatojn per vendi farmaciojn al ili. (Zina, farmaciisto, parolis bonan anglan; ŝi kaj la alia murdito, ankaŭ nomita Zejad, kune posedis apotekon.) Ke Massing oportune uzis iliajn murdojn maltrankvilas. Ĝi malhonoras iliajn vivojn per forviŝi iliajn esperojn, kaj senigas iliajn mortojn je iu ajn signifo ekster la antipatio de Massing por Bush.

Massing ankaŭ subtenas sian argumenton per citi multajn ekzemplojn de usonaj soldatoj maltraktantaj irakanajn civilulojn. Jes, tio okazas, kaj okazas multe tro ofte. Neniu devas admoni min pri tio. Kiel estas la situacio je multaj irakanoj, la hejmon de miaj propraj parencoj invadis usonajn soldatojn; la familio estis severe traktita, kaj apartigita dum horoj sen ia ideo de tio, kio okazos al ili. Sed mi ne akceptos trudadon el tia speco, kia estas Massing. Miaj parencoj koleriĝegis pri tio, kio okazis al ili, kaj okazis al multaj aliaj senkulpaj irakanoj. Ili estas profunde malfeliĉaj pri multaj aspektoj de la okupado, kies finon ĉiu el ili volas.

Sed malsimile al Massing, ili scias, kiuj estas iliaj veraj malamikoj. Ili estas multe pli bone ol Massing (aŭ, simile, la enhoteligita Fassihi) ĝuste kiel infera tempo tio estas por Irako. Tamen ili kaj milionoj kiel ili retenas tian kuraĝon, pri tio Massing ne scias ion. Ili vivas anticipante ke la malmultaj miloj da banditoj kiu nun sangigas Irakon estos ĉesigitaj. Ili atendas senpacience la balotadon, kaj ili vivas esperante pacon. Ili daŭre tiel faros malgraŭ la penoj de Massing kaj lia speco malleĝigi kaj sapei tiujn esperojn.

La diferenco de Usono

Pensindaĵo:

Kial la mondo scias pri la misuzado en Abu Grajb? Ĉar la usona armeo faris publikaĵon pri sia propra esploro de la afero kaj Usono havas FOIA (Freedom of Information Act, aŭ Libereco de Informoj Akto), laŭ kio ĵurnalisto petis kaj ricevis la koncernajn fotojn el la usona registaro. Alivorte, la mondo scias pri Abu Grajb ĉar Usono konfesis antaŭ ol la gazetaro sciis kaj Usono permesas siajn civitanojn scii pri la faroj de le registaro.

Sed kial la mondo scias pri la francaj agoj en Ebura Bordo? Ĉu ĉar Francujo estis tiel malferma kiel Usono? Tute kontraŭe, Francujo provis kaŝi la aferon sed svisa novaĵservo trovis vidinton, kiu filmis la atakon.

Kaj kial la mondo scias pri la "Nafto por manĝaĵo" skandolo? Ĉu ĉar la UN estis tiel malferma kiel Usono? Tute kontraŭe, la UN ankoraŭ provas kaŝi la aferon.

11.12.04

Virusa libereco

Ĉi tie, usona bloganto priskribis festo en kiu li renkontis Omar kaj Mohamed Fadhil, du elo la tri irankanaj fratoj kiuj aŭtoras la blogon Iraq the Model (Irako la Modelo). Spirit of America (Spirito de Usono) pagis ilian viziton al Usono. (La tria frato, Ali, restis en Irako.)
Omar kaj Mohamed....ĵus venis el kunveno kun Prezidento Bush, kiu ilin imponis. Tiu (kunveno) montris ke Usono estas loko, kie io ajn povas okazi; Omar diris: "Hieraŭ mi venis en vian landon. Hodiaŭ, mi renkontis la prezidenton."

Spirito de Usono helpas ilin fari grandaĵojn en Irako. Ekzemple, ili eldonas ĵurnalojn en irakaj universitatoj, kie subteno por demokratio estas alta. Irako, kiel multaj aliaj similaj landoj, havas pli formalan klas-strukturon ol ni [en Usono]. Ŝajnas ke inter la kleraj klasoj estas multe da espero je la estonteco.

Spirito de Usono ankaŭ pagas arablingvan blogilon. Tiu helpos ĉi tiujn junajn, klerajn irakanojn kolektiĝi kaj komuniki rete, kaj helpos fari komunumojn de simil-inklinaj homoj tra la nacio. Tio estos metodo por ili paroli rekte, aŭdigi siajn voĉojn sen la filtrado de niaj amaskomunikiloj—la ununura okcidenta institucio por kio ili havis severajn vortojn.

Sed la blogilo faros eĉ plu. Ĝi permesos la voĉojn de dekmiloj da por-demokratiaj studentoj aperi en la reto, por ke la junaj araboj en apudaj landoj povas aŭdi ilin, aŭskulti ilin parolantaj pri la ekregado de iliaj estontecoj kaj la konstruado de ilia lando. Tion Jim Hake, la fondinto de Spirito de Usono, nomas "virusas libereco".

Aparte Omar obstinas pri la balotado. Li certas ke Irako surprizos nin. "Irakanoj volas preni sian lokon inter la nacioj," li diris. "Ni volas helpi vin militi kontraŭ la teroristoj. La iraka popolo neniam trompos viajn esperojn."

Li parolas, kompreneble, pri tiuj kiuj ne aliĝis al la ribelantoj. Sed li estas indiferenta pri ili, malgraŭ tion, kion ili faras. Tio, kion ni ne komprenas, li diris, estas ke la speco de teruro, kiun ili povas krei estas nenio al la popolo de Irako. Sub Sadamo, teruro estis sistema. Ĝi estis ĉiutaga. Ĝi signifis ĉiunokte aŭskulti, ĉu la polico estas ĉe la pordo.

"Komparataj al tio, ĉi tiuj ribelantoj estas nenio."

Mi skribis antaŭe pri tio, kion la teroristoj faras. Se tio estas nenio komparata al Sadamo, kiel terure estis la situacio sub Sadamo?

10.12.04

Fama kaj influa ateisto perdas sian kredon

Brita profesoro de filosofio kaj vivdaŭra ateisto Anthony Flew diris ke li nun kredas je Dio, en video kiu publikiĝis la 8-an de Decembro. Dum pli ol kvindek jaroj, li insistis ke religia kredo estas erara; tamen li lastatempe konkludis ke ia inteligento aŭ unua kaŭzo kreis la universon. Laŭ li, tio estas la nura bona ekspliko por la origino de vivo kaj la komplikeco de naturo. Li akceptas Darvinan evoluon, sed dubas ke ĝi povas ekspliki la originon de vivo.

Iuj citaĵoj:

"Mi pensas pri Dio tre malsimila ol la kristana Dio kaj malproksimega de la Dio de Islamo, ĉar ambaŭ ŝajnas ĉiopovaj orientaj despotoj, kosmaj Sadamoj. Mi supozas, ke povus esti persono en la senco de estaĵo kiu havas inteligenton kaj celon."

La esploro de DNA "jam montris, per la preskaŭ nekredebla komplikeco de la aranĝoj, kiu necesas por produkti vivon, kie inteligento nepre implikiĝis."

"Jam iĝis malfacilege eĉ komenci pensi pri konstrui naturalisman teorion de la evoluo de tiu unua reproduktiĝa organismo."

Se lia nova kredo ĉagrenas iujn, "domaĝe. Mia tuta vivo gvidiĝis per la principo de Sokrato de Platono: Sekvu la evidencon, kie ajn ĝi kondukas."

mallongigita el artikolo de AP (Associated Press)

5.12.04

Pli da Ĝangala "neŭtraleco"

En ĉi tiu artikolo, Russ Williams denove motras sian kontraŭ-usonismon. Li parolas pri 14 komunaj elementoj de faŝismaj reĝimoj, kaj pretendas montri ke Usono havas ĉiun el ili.

  1. Forta kaj daŭra naciismo. Li nomas "naciismo" la nunan renaskiĝon de patriotismo en Usono, kvankam la nuna nivelo de patriotismo ne eĉ proksimiĝas tiuj, kiuj ekzistas dum la mondmilitoj. Se Usono estas naciisma nun, ĝi estis dekfoje pli dum la mondmilitoj.
  2. Malrespekto al homaj rajtoj. Komparata al kiu? Al Sadamo? Al la Talibano? Al la dungitoj de UN kiuj seksatencis 12-jaraĝajn knabinojn? Al la francaj trupoj, kiuj pafis senkaŭze al Eburbordanoj?
  3. Fokuso sur malamikoj kaj "propekaj kaproj" kiel unuiganta kaŭzo. Evidente, Williams pensas ke teroristoj estas nur "propekaj kaproj", kaj ne vere volas ataki Usonon. Kaj mi ripetas, tiu fokuso estis plurfoje pri forta dum la mondmilitoj.
  4. Supereco de la armeo. Ĉu dum milito la armeo ne devas ricevi pli da mono ol dum paco? Kaj la situacio estis plurfoje pli severa dum la mondmilitoj.
  5. Ĉiea seksismo. Ĉu Bush estas pli seksisma ol ekzemple Clinton, kiu traktis virinojn kiel seksobjektoj? Kiel la situacio nuntempe estas pli seksisma ol antaŭ la unua elekto de Bush?
  6. Regataj amaskomunikiloj. Ĉu? Ĉu Williams vere kredas ke la usonaj amaskomunikiloj estas regataj de la registaro? Se jes, mi rekomendas, ke li guglas "Dan Rather".
  7. Obsedo pri nacia sekureco. Ridinda. Eĉ ridenda. Oni atakis Usonon. Ĉu Williams volas, ke tio okazas denove? Kaj ankoraŭ fojon, mi rimarkas, ke tiu "obsedo" estis plurfoje pli forta dum la mondmilitoj.
  8. Religio kaj registaro intermiksiĝas. Ĉu? Ĉu en Usono? Williams strutas. Ekzemple, en Kalifornio, oni ne plu povas instrui pri la usona Deklaro de Sendependeco, ĉar ĝi enhavas la vorton "Dio". (Pli grave, ĝi montras ke la fondintoj de Usono efektive kredis ke Dio.)
  9. Korporacia potenco estas protektata. Tio ne estas nova situacio en Usono.
  10. Laborpotenco estas subpremata. Ankoraŭ fojon Williams montras sian strutecon. Fakte, la maldungeca situacio plibonigas en Usono.
  11. Malrespekto al intelektuloj kaj artoj. Ĉu tiu povas esti la sama Usono kiu donas milionoj, eble eĉ milaordoj da dolaroj al arto kaj edukado? Tio, kion usonanoj (almenaŭ la plejparto) ne ŝatas, estas elitismo.
  12. Obsedo pri krimo kaj puno. Nu, se la alternativo estas la situacio en Nederlando, kie oni ŝajne ne devas timi punon se oni mortigas filmiston, kiu opinias malsame ol oni, nu, mi preferas la "obsedo".
  13. Ĉiea favoratismo kaj korupto. Se tiu estas indiko de faŝismo, la UN estas la plej faŝisma reĝimo el la mondo. Bedaŭrinde, oni ne povas eskapi koruptecon kaj favorismon.
  14. Fraŭdaj elektoj. Denove Williams ripetas siajn akuzojn pri fraŭdo en la lasta usona balotado, kvankam la plej maldekstra ĵurnalo en Usono (la New York Times) ne rigardas la akuzojn kiel seriozaj.

La nura ideo, ke Usono estas faŝista reĝimo esta indiko de tio, ke la ideohavanta ne studis verajn faŝismajn reĝimojn. (Aŭ eble de tio, de la kvazaŭ-religiaj politikaj kredoj de la ideohavanta blindigas lin.)

Kiam mi havos pli da tempo, mi intencas montri kiel, laŭ la sistemo de Williams, aliaj landoj estas faŝismaj diktaturoj.

Kio estas torturo?

Pli ol duono da britoj ne scias, kio estas Aŭŝvic. Je la pli junaj (malpli ol 35 jaroj), 60% ne scias. Tio klarigas, kiel britoj povas pensi, ke Bush estas nova Hitler: ili ne eĉ scias, kia estis Hitler. Do la kialo, pro kio la Ruĝa Kruco kredas, ke tio, kio okazas en Gvantanamo estas torturo, ŝane estas ke ili ne eĉ scias, kio estas torturo.

Unue, la malliberuloj en Gvantanamo ne estas militaj kaptitoj laŭ la Ĝeneva Konvencio. Tiu konvencio postulas, ke batalanto devas surporti uniformon kaj devas celi nur malamikajn batalantojn, ne civilulojn. La malliberuloj en Gvantanamo ne surportis uniformon kaj celis civilulojn, do la protektoj de la Ĝeneva Konvencio ne aplikas. Tiu fakto tute ne signifas, ke torturo validas. Sed kio vere okazas en Gvantanamo?

La Ruĝa Kruco pretendas, ke Usono "torturas" la malliberulojn per karcerpuno, laŭta muziko, temperaturaj ekstremoj, kaj malkomfortaj pozicioj. Eĉ se tiuj akuzoj estas veraj, ĉu tio estas torturo? Se oni pensa, ke ĝi estas, oni ne scias, kio estas vera torturo.

Estas norma procedo en Usono, ke kuracisto ĉeestas la demandadon, por kontroli, ke la sano de la malliberulo ne difektiĝas. Laŭ la Ruĝa Kruco, tio iĝas "indicoj ke kuracistoj helpis la torturan procezon". Do, ĉu estus pli bone se kuracistoj ne ĉeestis?

Pli grave, la Ĝeneva Konvencio permesas nedfinitan periodon de mallibereco por veraj militaj kaptitoj; specife, ĝi diras ke la kaptintoj povas teni la kaptitojn ĝis la fino de la milito; tial ili ne povas reiri al la batalo post la liberigo. Sed la kritikoj nun postulas, ke la malliberuloj en Gvantanamo ne havu nedifinitan periodon de mallibereco, kaj sekoj de la liberigitoj jam reiris al la batalkampoj kaj provas denove mortigi usonajn soldatojn.