19.11.04

Prelego en Gettysburg

Antaŭ 141 jaroj hodiaŭ, Abraham Lincoln parolis tiel:

Antaŭ okdek sep jaroj, niaj patroj estigis en ĉi tiu kontinento, nova nacio, koncipita en libereco, kaj dediĉita al la propono ke ĉiuj homoj estas kreita egalaj.

Nun ni okupiĝas en granda interna milito, provante ĉu tiu nacio aŭ iu ajn nacio tiel koncipita kaj tiel dediĉita, povas longe daŭri. Ni kunvenas en granda batalkampo de tiu milito. Ni venis por dediĉi porcion de tiu kampo kiel lastan ripozejon por tiuj, kiuj ĉi tie donis siajn vivojn por ke tiu nacio vivu. Estas tute taŭga kaj deca ke ni tion faras.

Tamen, en pli granda senco, ni ne povas dediĉi-ni ne povas konsekri, ni ne povas sanktigi-ĉi tiun grundon. La bravaj viroj, vivaj kaj mortaj, kiuj ĉi tie baraktis, konsekris ĝin fore supren de nia malbona povo aldoni aŭ elpreni. La mondo ete rimarkos kaj mallonge memoros tion, kion ni diras ĉi tie, sed ĝi ne povas iam forgesi tion, kion ili faris. Estas por ni, la vivaj, pli ĝuste, dediĉiĝi al la granda laboro, kiun tiuj, kiuj batalis ĉi tie, jam noble antaŭenmovis. Estas pli ĝuste por ni dediĉiĝi al la granda tasko kiu restas antaŭ ni-ke el ĉi tiuj honoritaj mortintoj ni prenas pli grandan dediĉon al tiu kaŭzo por kio ili donis la lastan plenan mezuron de dediĉo-ke ni ĉi tie alte decidas, ke ĉi tiuj mortintoj ne vane mortis-ke ĉi tiu nacio, sub Dio, havos novan naskiĝon de libereco-kaj ke registaro de la popolo, per la popolo, por la popolo ne pereos el la tero.

17.11.04

Hipokriteco ĉe la UN

En ĉi tiu Ĝangala notico, oni lernas, ke la UN "maltrankvilas pri la batalado en Faluĵo pri la tieaj civiluloj, kaptitaj en krucitaj pafadoj".. Ĉu? Ĉu ĝi maltrankvilis pri la civiluloj, kiuj devis travivi la teroristan okupadan de la urbo?

El la London Times:

Stumpigitaj korpoj ŝutitaj en la bomitajn stratojn de Faluĵa hodiaŭ pentris korŝiran bildon de ok monatoj de ribela regado....

[Publike afiŝita] deklaro avertas ĉiujn vironojn, kiuj ili devas sin kovri el kapo al piedfingro [kiam ili estas] ekstere, aŭ suferi ekzekuton de la armitaj militantoj kiuj regis la stratojn.

Du virinaj korpoj trovita hieruax sugestas ke tiaj minacoj ne estis vanaj. Araba virino, en violkolora noktovesto, kuŝis en postmorta brakumo kun vira korpo en la mezo de la strato. Ambaŭ korpoj mortis de kugloj al la kapo....

Tia estas la timo kiun la forte armitaj militatnoj havis en Faluĵa, ke multaj loĝantoj elirantaj el la ruinoj bonvenigus la usonajn marsoldatojn, malgraŭ las masiva detruo, kiun ilia pafado trudis al la urbo.

Viro en sia sesa dekjaro, duon-nude, siaj subjestoj makulitaj per sango el usonaj ŝrapneloj, malbenigis la ribelojn kiam le salutis la alvenantajn marsoldatojn sabatnokte.

"Mi deziras, ke la usonanoj venus tuj la unua tago, kaj ne atendus ok monatojn" li diris, tremante.

Alia maljuna viro, kiu ne volis ke lia nomo aperas pro timo ke la ribeloj iam revenos kaj restarigos sian drakonan regadon, diris ke li la militantoj lin retenis marde kaj tenis lin jvar tagojn antaŭ ol li estis liberigita. "Estis terure" li diris al ĵurnalisto de AFP. "Ni suferis el la bombado. Senkulpaj personoj mortis aŭ vundiĝis pro la bombado."

"Sed ne estas felciĉaj ke vi faris tion kion vi faris ĉar Faluĵan sufokis la Muĵahdin. Iun ajn, kiun ili rigardis kiel suspektinda, ili buĉis. Ni ĉiam vidis nekonatajn korpojn en la urbo."

La saman historion de arbitraj ekzekutoj rakontis alia loĝanto, kiun usonaj soldatoj trovis en lia domo, kaŭrante pro timo kun lia frato kaj lia familio.

Kaj nun la UN maltrankvilas? Ĉu vere estas tiel maltrankviliga, ke Usono savis la loĝantojn de Faluĵa? Eble jes, ĉar tio okazo montras al ĉiuj, kia estas Usono kaj kiaj estas la teroristoj. Tio okazo minacas la kredon de la UN, ke Usono estas la malamiko de la mondo, kaj tiel la UN maltrankvilas.

14.11.04

Trovataj en Faluĵa!

Tradukita el Hammorabi:

Niaj koroj estas kun la senkulpaj personoj de Faluĵa, kiuj devis travivi multe da premo kaj sufero el la anomaliaj kaj perversaj ribelaj.

Troviĝis en Faluĵa teruraj kruelegaĵoj de la krimulaj eksteruloj kaj iliaj apogantoj. Ekzemple:

  1. Miloj da araboj el diversaj landoj estis mortigitaj aŭ kaptitaj. Iuj estis el Irano, Ĉeĉenujo, Afganujo, kaj aliaj landoj.
  2. Pluraj ejoj por senkaptigoj, torturoj, kaj videa surbendigo
  3. Kaptitaj viktimoj en mizeraj statoj
  4. Stumpigitaj korpoj kaj unu el ili estis senmembra korpo de okcidenta virino, kies gorĝo estis tranĉita, vizaĝo estis malbeligita, kaj membroj estis amputitaj!
  5. Multege da armoiloj, kaj uzado de diservejoj por tio [t.e. kiel armil-provizejoj]
  6. Listoj da tiuj, kiuj estis forkaptitaj kaj senkapigitaj kaj aliaj listoj de celitaj personoj.
  7. Dokumentoj rilataj al la antaŭaj senkapigitaj ostaĝoj kiel la pasporto de la japano S Kudo, kiu estis senkapigita antaŭ kelkaj semajnoj!

Plu da sekretoj certe malkaŝiĝos baldaŭ.

La Mezuro de Iu Lando

En antaŭa blogaĵo, mi miris ĉu Esperantujo traktus Usonon (kaj George Bush) egale. Se Ĝangalo estas indiko, la respondo estas "Tute ne!". Ĝangalo ŝajne preferus ripeti la idiotaĵojn de Michael Moore en ĝia unua paĝo kaj subsugesti ke Bush estas la nova Hitler (ĉu nukleaj armiloj en la manoj de Kim Ĵong Il estas nur "muĜo"? Kion pensas sudkoreanoj kaj ĉinoj pri tio?) ol aŭskulti tion, kion irakanoj mem diras.

Se Germanio kaj Japanio estas indikoj, Irako post la usona "okupado" iĝos unu el la pli fortaj ekonomioj en la mondo: la MEP kaj la per-persona MEP.

Tony Blair iam diris, "Simpla metodo scii la mezuron de iu lando estas rigardi kiom volas eniri kaj kiom volas eliri". La migrada proporcio en Usono estas 3.41 (do dum jaro oni enmigras po 3.41 personoj por ĉiu 1000 personoj en la loĝantaro). Francujo, Rusujo, kaj Germanujo estis la plej forte kontraŭ la invado de Irako. Iliaj nombroj estas 2.18 (Germanujo), 1.02 (Rusujo), kaj 0.66 (Francujo). En Italujo (la hejmlando de la aŭtoro de la ĉi-supra menciita artikolo) estas 2.07. En Brazilo (la hejmlando de Ĝangalo) estas -0.03.

Mi ne diras plu. Mi lasas vin fari viajn proprajn konkludojn.

ĜISDATIGO: 2004.11.15 Ĝangalo respondas. Oni povas rigardi la komentojn se oni volas legi la tutan respondon.

Se Ĝangalo estas 'malfavora' al Usono pro tio, ke ni publikigis tiun apertan leteron, ankaŭ estas tute 'malfavoraj' al Usono la usonaj gazetoj The New York Times, The Washington Post, USA Today kaj multaj aliaj.

Unue, la menciitaj ĵurnaloj ne tenis la leteron de Mikael Moore en la unua paĝo dum semajnoj. (Kaj tiuj ĵurnaloj ne estas ie ajn neŭtrala.)

Due, pripensu la sekvantajn faktojn pri Moore:

  • Liaj verkoj estas uzataj kiel kontraŭ-usona propagando per Hezbolah.
  • Liaj verkoj estas uzataj kiel kontraŭ-usona propagando en Kubo.
  • Li estas populara tie, kie populara opinio estas kontraŭ-usona (ekz. Francujo).
  • Li ne estas populara tie, kie populara opinio estas uson-favora (ekz. IranoIrako).

Moore ja estas kontraŭ-usona, kaj doni tiel videblan kaj daŭran lokon al li estas ankaŭ kontraŭ-usona.

(Kaj tio, kion mi plej ĝatas pri Usono, estas ke li rajtas fari liajn kontraŭ-usonajn idiotaĵojn. En Usono, mem la malamikoj de Usono rajtas esprimi siajn opiniojn.)

Kredi, ke tiel ampleksa kaj enhavoriĉa portalo kiel ĝangalo devas prezenti nur unu opinion pri mondaj eventoj estas subtaksi la atingopovon de nia portalo.

Ĝangalo raportas pri la "ribelo" en Irako, sed ne mencias, ke la plejparto da irakanoj bonvenigis (kaj ankoraŭ bonvenigas) la usonanojn, aŭ ke multmulte de la "ribeluloj" (inklusize la plejparto de iliaj estroj) ne estas eĉ irakanoj.

Ĝi raportas ke Francujo, Rusujo, Germanujo, kaj la UN kontraŭstaras la militon, sed neniam mencias ke Francujo, Rusujo, Germanujo, kaj Kofi Annan riĉigis pro Sadamo. (Fakte, mi ankoraŭ ne vidis ion pri la "Nafto por Manĝaĵo" skandalo, aŭ ĝenerale io ajn kiu kritikas la UN.)

Ĝi raportas ke oni ne trovis amas-armilojn, sed neniam mencias ke eĉ la generaloj de Sadamo pensis ke li havis ilin.

Ĉu ĉi ĉio estas neŭtrala? Ĉu prezentas pli ol unu opinio? La selekto de novaĵoj donas unuflankan bildon pri Usono kaj la milito (kaj ĝi ne estas la flanko de la plejparto da irakanoj). Tia unuflanka selekto ŝajnas montri, ke la redakcio de Ĝangalo ne estas neŭtrala.

Tamen, mi ne kredas, ke tiu manko de neŭtraleco estas intenca; via raportistaro estas volontuloj, kaj ili estas (kiel la plejparto da Esperantujo) kontraŭ-usonaj. Kaj mi eĉ komprenas tiun malĝaton; kiam via sonĝo estas monda unueco kaj monda registaro (kiel estas tiu de la plejparto da Esperantujo), lando kiu volas gardi sian individuecon estas iom minaca, speciale kiam ĝi kapablas defendi tiun individuecon.

ĜISDATIGO: 2005.12.05 Ĝangalo finfine raportis pri la "Nafto por Manĝaĵo" skandalo.

ĜISDATIGO: 2005.12.14 La idiotaĵoj de Michael Moore finfine malaperis el la unua paĝo de Ĝangalo (post pli ol montato).

Alia Rezista Atako!

Tradukita el Hammorabi:

La herooj kiuj ŝatus liberigi Irakon el la okupanta armeo atakis hodiaŭ alian okupadan bastionon!

La bastiono estis aĉetcentro kaj civiluloj aŭtoj en Alnasr Placo en Bagdado. Ili mortigis multajn infanojn, kiuj okupis la aŭtojn de siaj gepatroj kaj irankanoj civiluloj provis okupi siajn aĉetojn por la Ejd. Multaj el ĉi tiuj okupantoj bruliĝis en siaj aŭtoj.

La regiono kiun la Muĵahdin elektis estis grava celo por la rezisto ĉar ĝi estis plena de aĉetantoj kaj la tempo estis bonege por tie trovi grandan nombron de irakanoj.

Ĉi tiu ne estas la unua heroa atako, sed la kuraĝuloj jam atakis multajn bastionojn kiel lernejojn okupitaj de irakanaj infanoj, malsanulejoj okupitaj de irakanaj pacientoj, aŭtoj uzitaj por transigi irakanoj el Bagdado por viziti iliajn parencojn en la sudo, moskeoj kaj kirkoj okupitaj de irakanaj diservantoj, kaj policejoj uzitaj por protekti la okupantojn kontraŭ krimuloj (la herooj!).

Ĉi-foje la taktiko estis sinmorta atako de martiro kiu malpaciencis iri al paradizo, tamen pli bravaj atakoj oni jam uzis. Unufoje, la heroo Maĵahdin uzis la korpon de infano, kovrita de vestoj, plenuminte lian abdomenonje eksplodaĵoj and lasante lin en malsanuleja atendejo.

Eĉ pli, la Muĵahdin estas tre naturamemaj! Ili ne ŝatas la bruon de teknologio kaj elektro do ili atakas la elektrocentralojn kiuj estas tre bruaj! Ili ŝatas la puran fontakvon do ili atakas la akvocentralojn! Ili scias, ke la granda problemo de ĉi tiu regiono estas la petrolo do ili ŝatus malpetroligi Irakon per ataki la petrolajn duktojn kaj la petroldistilejojn. Tio estas bona metodo por liberigi ĝin el la okupantoj kiuj foriros kiam la petrolo ĉesos!

Ankoraŭ unu ideo por ili estas provi inventi alternativan energion krom petrolo, sed devas esti malpli kosta kaj facile havebla. Tiel ili povas garantii ke la regiono estos okupita nure de la naturamemaj nomadoj kaj kamleoj, sed ne Irako!

Noticoj el Irako

Tradukita el Healing Iraq:

Oni batalas en Ramadi, Ĥaldija, Hit, Hadita, Garma, Abu Grajb, Kajm, Mosul, Kirkuk, Haŭiĵa, Bajĵi, Tikrit, Samara, Tarmija, Balad, Mukdadija, Salman Pak, ĵurf al-Nadaf....Ankaŭ se oni pensas momente pri la ĉi-supre menciitaj regionoj kiuj nun supozite ribelas, oni konstatas ke ne eĉ unu kuglo estis pafita kontraŭ la alirantaj usonoj soldatoj en tiuj regionoj deum la milito. Kial? La plej forta rezisto kontraŭ okupantanj soldatoj estis en Um Kasr, Basra, Abu al-Ĥasib, Nasirija, Kut, kaj Karbala. Fakte, ni ĉiuj aŭdis dum la milito pri festenoj por usonaj specialaj armeanoj, festenoj gastigitaj de tribaj ŝejkoj en Hadita kaj aliaj regionoj de la Anbara gubernio. La 'rezisto' komencis nur post la mal-Ba'atigado kaj la disvastigo de la armeo kaj sekurecaj soldatoj, kio diras multe pri la pensmaniero de la 'liberec-batalantoj' kiuj pretendas batali kontraŭ okupado.

10.11.04

Fanatikeco kaj politika premado en Eŭropo

Ĉi tie, birdino skribas pri "ekstrem-dekstraj naciismaj partioj" kaj "Islamaj fanatik-uloj".

Kvankam (kiel ŝi diras) ŝi unue skribis ĝin en 1994, estas taŭga priparoli denove nun, pro la okazoj en Nederlando kaj Belgio*.

La islamaj fanatikuloj tute ne estas naciismaj. Unue, ili ĝenerale ŝatas nek la registaron nek la popolon de la eŭropa lando en kiu ili loĝas. Due, ili volas tutmondan registaron. Mi rimarkas ke "ekstrem-dekstra" kaj "naciisma" estas preskaŭ sinonimoj en Eŭropo. Se ili vere estas, do islamaj fanatikuloj estas eble la plej maldekstra fakcio en Eŭropo.

Due, ne estas la dekstraj partioj en Eŭropo kiu prenas el iliaj politikaj malamikoj la rajton libere paroli, publike opinii, kandidati, ktp. En Eŭropo, estas la maldekstro kiu minacas la esprim-rajtojn.

En Usono, kie ni fidas je nia sistemo, ni permesas komunistojn kaj eĉ neo-nazioj paroli, opinii, kaj kandidati - ĉar ni fidas, ke la plejparto de la popolo agnoskas, ke iliaj metodoj ne funkcias.

*Mi referas al la murdo de Theodore van Gogh en Nederlando kaj la malleĝigo de la Vlaams Blok partio en Belgio.

9.11.04

Gratulojn al GWB!

Tradukita el Hammorabi:

En nia lasta artikolo ni havis simplan demandaron pri la usona balotado kaj proksimume 75% el la respondantoj en ĉi tiu ttt-ejo voĉdonis por GWB.

Fine li gajnis, kvankam ne per 75%, ni povas diri per plimulto (inklusive Ohion) speciale komparate al la balotado de 2000!

JK cedis post ke li estis tute certa ke ne estis plu espero; alie lie eble irus la ekstran mejlon.

Nun la teroristoj ne povas festi!

Televidante kelkajn kanalojn hieraŭ kaj hodiaŭ ŝajnis ke notic-retoj kaj televidoj ludis la muzikon de la partio kiun ili apogas. CNN, BBC, kaj aliaj ŝajnis bluaj. ITV(UK), Fox News, kaj aliaj estis apogantoj de GWB! Al-ĵazira (kvankam mi ne ŝatas televidi ĝin) sinmortigis ke JK gajnus ne ĉar ĝi ŝatas lin sed ĉar ĝi ne ŝatas GWB! Ni ne scias kiel la alaij raportis ĉi tiun interesan konkurson al la Blanka Domo kaj la Ovala Oficejo!

En Irako ni atendas la frakasadon kaj finon de ĉiuj teroristoj, la atingon de vera demokratio kaj libereco, la rekonstruadon de Irako al forta ekonomio kaj kunaganto de Usono celante stabilan kaj sekuran regionon kaj mondon.

Francujo kaj la UN daŭre detruas la irakan popolon

Tradukita el Hammorabi:

Francujo alvokis la maskulojn kaj la senkapigantojn al nacian kunvenon pri Irako en Egipto kaj Parizo.

Pri la kunveno en Egipto: ĝi devas koncentri nur sur du ĉefaj temoj; la rekonstruado de Irako kaj helpo por finigi kaj venigi al justeco la teroristojn. Oni ne devas permesi la teroristojn ĉeesti.

Pri la alvoko de Jack Chirac (amiko de Saddam) permesi la maskulojn (li nomiĝas ilin la rezisto!): ni ŝatus doni al li la plej lastan videon de la malbonaj agoj de tiuj grupoj! (La video temas pri la hodiaŭa senkapigo de iraka ING* oficiro fare de Insar al-Sunnah, kiun Francujo rigardas kiel la rezisto!). La video estas en Sot Al Iraq ttt-ejo. ĝi enhavas malĝojigan bildojn, klaku ĉi tie se vi volas vidi ĝin..

Cetere, Jack Chirac revenis frue el la Eŭropa konferenco por ne enkontras Iayad Alawi!

Aliflanke, la nova ŝejko de la UAE post la morto de sia patro Zaid Al Niehayian estis multe malpli gastama al Ghazi Al Yawer (intertempa iraka prezidento) ol kun la alaij arabaj prezidentoj kiel la Siria, la Jordania, la Jemena, ktp, kiel estis evidenta el la dissendo de la konsolado en unu el la grandegaj palacoj de tiu familio!

*ING estas Iraqi National Guard (Iraka Nacia Gvardio)

Salutojn el Irako

Tradukita el The Mesopotamian:

Saluton amikoj,

Gratulojn al ĉiuj usonanoj kaj al ni irakanoj pro tiu granda rezulto de la usona balotado. Tio estis granda deklaro de la usona popolo; deklaro montrante la kvaliton kaj spinon de tiu popolo kaj asertante ĝian valoron kaj kvalifikon kiel mondaj gvidoj. Nun ke la afero feliĉe decidiĝis, laŭ mia humila opinio; ni devas emfazi ke nun tute ne estas tempo por divido kaj malico. Senatano Kerry sinkondukis tre digne kiam li ne permesis la aferon daŭri, kaj montris sian patriotismon kaj senson de respondeco kaj scion ke la interesoj de la lando dum ĉi tiuj tempoj bezonas nacian unuecon kaj ke ni metas ĉi tiun kampanjon post ni kaj koncentras sur la gravegajn taskojn antaŭ ni. Jes, dum tempoj de milito kaj konflikto, la unueco de la nacio kaj metado de pli altaj interesoj supren partiaj konsideroj estas la signo de granda popolo.

Ĉiuj, kiuj sekvas mian blogon devas jam scii kiel mi sentas pri El Bush, la Venĝanto, la Leon-koro, kaj mi ne povas kaŝi mian feliĉon pro ĉi tiu rezulto, nur el persona sento de dankemo pro tio, kion li faris por ni, malgraŭ la doloroj kaj suferoj, kiujn ni suferis kaj ankoraŭ suferas. Sed la celo estas tiel granda kaj tiel grava ke ĉiuj oferaĵoj kaj malfaciloj paliĝas kiam oni kontemplas la gajnojn kaj celojn, kiujn ni esperas.

Irananoj masive bonvenas la re-elekton de Bush

Tradukita el la ttt-ejo de SMCCDI (Student Movement Coordination Committee for Democracy in Iran, aŭ Studentmovada Kunordiga Komitato por Demokartio en Irano):

SMCCDI (Informa Servo)
3 Nov 2004

Milionoj de Irananoj esprimis sian feliĉon pro la rezulto de la usona prezidenta balotado kaj la venko de George W. Bush telefonante kaj gratulante unu la alian. Oni vidis multajn irante en la stratoj kaj premante la manojn aŭ montrante diskretan V-signon.

Multaj parolas pri tio, ke S-ro Bush promesis apogi la iranan nacion en ĝia strebo por libereco kaj demokratio.

Dum iranoj kaj speciale la pli junaj generacioj feliĉiĝis, oni vidas asociituloj de la islamisma reĝimo profunde maltrankvilaj pri la futuro.

La reĝimo kaj ĝia uson-bazaj konataj apologiistoj provis timigi iranojn pri la rezulto de Busha venko. Polemikaj individuoj, kiel Akbar Ghahary la kasisto de IAPAC*, ŝutis monon al mon-orientitaj televidaj kaj radiaj retoj, kiel 670 AM, Tamaŝa TV, Melli TV, kaj specifa programo de Apadana TV gastigante de ideologo nomita Faramarz Foroozandeh.

Sed ĉiuj tiuj furiozaj provoj ne povis logi la iranojn interne (de la lando) kaj speciale ne la diasporanojn.

Atestante tian fiaskon, la islamisma reĝimo forte provis venigi kelkajn milojn da profesiaj manifestaciistoj al sia organzita festo de la atako kontraŭ la usona ambasadorejo en Tehran en 1979. Notu, ke la irana ĉefurbo havas pli ol 12 milionoj de loĝantoj kaj ke la hodiaŭa oficiala rememorigo de unu el la ĉefaj islamismaj terur-agoj enkontris alian masivan popularan malakcepton.

*IAPAC estas (ŝajne) Iranian American Political Action Committee (Iran-Usona Politika Agada Komitato)

7.11.04

Duobla Normo

Tradukita el The Cool Blue Blog:

La franca interveno en ĝia eksa kolonio, Ebura Bordo, iĝis varmega milito ĉi-semajne. Nun la francaj ekricevos la saman malbonan gazetaran traktadon kiel Usono ricevis pro Irako. Aŭ ĉu?

Ebura Bordo akuzis Francajn soldatojn de mortigi nemarmitajn civilulojn por venĝi la mortojn de naŭ francaj pacgardantoj.

Mi ne kredas, ke la francaj celis nearmitajn civilulojn kiel mi ne kredas ke usonaj trupoj celas nearmitajn civilulojn en Irako, kvankam laŭ la franca gazetoficejo Agence France-Presse, usonaj soldatoj mortigas nur civilulojn.

Do mi ĝuas la ironion.

Francujo urĝekspedis helpotrupojn en la regionon, grandigante la nombrojn de soldatoj tie.

Interese, Francujo ne havis aŭtoritaton el la UN por sin defendi per mortiga forto, do ili bezonis peti la aŭtoritaton el la UN.

Post la uzo de tia forto.

Kunvenante en urĝeco, la UN Sekureca Konsilio rajtigis UN pacgardantojn kaj francajn trupojn en Ebura Bordo uzi "ĉiujn bezonajn rimedojn" por preveni "iu ajn malamikajn agojn" en zono, kiu dividas registarajn kaj ribelajn soldatojn.

La Konsilio ankaŭ postulis ke la batalado tuj ĉesos.

Mi estas tute certa ke la fortaj vortoj de la Sekureca Konsilio ĉesigos la bataladon, sed mi pensas ke la francaj trupoj devas teni siajn armilojn ŝarĝitaj kaj puraj, ĉiuokaze.

En ĉi tiu urĝa kunveno de la Sekureca Konsilio, Usono ne malhelpis Francujon. Kiu estas pli ol oni povas diri pri la franca apogo de Usono koncerne Irakon.

Kaj Ebura Bordo ne malobservis dekojn de UN rezolucioj dum 12 jaroj.

Neniu pensis, ke Ebura Bordo minacis Francujon.

Neniu pensis, ke Ebura Bordo protektis kaj helpis teroristojn.

Neniu pensis, ke Ebura Bordo havis amas-armilojn.

Mi ankaŭ memoras, ke kiam Francujo unue intervenis en Ebura Bordo antaŭ tri jaroj, ĝi faris ĝin tute unuflanke kaj sen la permeso de la UN.

La francoj faris tiel, kiel Francujo pensis pli bone por sia intereso. Estu tiel.

Sed ni nur agnosku, ke la UN, Francujo, kaj la monda gazetaro havas duoblan normon

Ĉu Esperantujo havas la saman duoblan normon kiel la UN, Francujo, kaj la monda gazetaro? Aŭ ĉu ĝi juĝos Francujon tiel severe kiel ĝi juĝis Usonon?