23.5.05

Politika Kompaso

Politika Kompaso (anglalingva retpaĝaro) proponas novan sistemon por difini politikajn emojn. Estas problemoj kun la ĝenerala sistem de dekstra kaj maldesktra. Ekzemple, laŭ ekonomiaj mezuroj, Hitler estis pli maldekstra ol la nunaj Eŭropaj estroj (eĉ pli maldesktra ol Chirac kaj Schröder). Dume laŭ sociaj mezuroj, li estis pli dekstra. Do la grupo proponas uzi du aksojn. La horizontala akso temas pri ekomnomio; la plej maldekstra ekstremo prezentas komunismon, kaj la plej dekstra ismon, kiun la grupo nomas "neo-liberalismo". La vertikala akso temas pri socio; la plej supra ekstremo prezentas faŝismon, kaj la plej malsupra anarkismon.

La demokratiaj landoj estas plejparte en unu kvadranto de la grafo; la dekstra kaj supra, kaj pli precize, en la malsupra duono de tiu kvadranto. Pro kopirajtoj, mi ne povas montri la grafojn ĉi tie, sed se vi volas vidi ilin, klaku ĉi tie.

Ĉiuj la diktatoroj en la grafo estis pli ekonomie maldekstra ol Eŭropo kaj Usono. Pli maldekstra. Hitler, Stalin, Saddam Hussein, kaj Robert Mugabe aperas. La aŭtoroj mencias ankaŭ Mao Tse Tung kaj Pol Pot. Kastro ankaŭ, kvankam li nek aperas nek menciiĝas, apartenas al tiu grupo. Nur unu ekzemplo de ekonomie dekstra diktatoro menciiĝas, Augusto Pinochet (kvankam li ne aperas en la grafoj).

La klara konkludo estas ke ekonomie maldekstraj landoj emas al diktaturo pli ol ekonomie dekstraj landoj. Ŝajnas ke kiam la registaro komencas regi la ekonomion, ĝi baldaŭ volas regi ĉion alian ankaŭ.

2 Komento(j):


Anonymous Anonymous diris...

Via konkludo do estas tiu de Friedrich HAYEK en sia _The Road to Serfdom_. Alia faktoro tamen ankaux povas forrabi bazajn liberojn: sxtataj rimedoj por sekuro.

Gxenerale mi timas pri la nuna situacio. La okcidenta Maldekstro, kio longe servis kiel kontrauxpezo al la Dekstro, estas sxajne intelekte kaj morale bankrota; kio do nun korektos eventualajn ekstremojn de la konservativuloj? En la longa dauxro mi vidas tian problemon ne nur en Usono sed ankaux en Euxropo.

Gratulon pro la nova blogo. La aspekto elegantas!

Ken


Blogger Jason diris...

Saluton! Bona Blogo!

Sendu komenton

<< Hejmen