29.1.05

Ŝerco

Ateisto promenadis en la arbaro.

"Kiaj majestaj arboj! Kiaj potencas riveroj! Kiaj belegas bestoj!" li diris al si. Dum li promenis apud rivero, li aŭdis susuron el la arbustoj malantaŭ si. Li turnis kaj vidis urson pli ol du metrajn altan alkurante lin.

Li kuris kiel eble plej rapide tra la vojeton. Li rigardis malantaŭe kaj vidis ke la urso pliproksimiĝis. Li rigardis malantaŭe denove. La urso estis ankoraŭ pli proksima. Li stumblis kaj falis al la tero. Li trunis por ekstari sed vidis ke la urso estis super li, etendante la la maldekstran brakon kaj levante la dekstran brakon por bati lin.

Ĉi-momente la ateisto ekkriis "Ho dio!"

Tempo haltis.

La urso ĉesis de movi.

La arbaro eksilentis.

Hela lumo brilis sur la homo kaj grandega voĉo venis el la ĉielo, "Vi neas mian ekzistadon dum jaroj, vi instruas aliajn ke mi ne ekzistas kaj eĉ donas la meriton por kreado al kosma akcidento. Ĉu vi atendas ke mi helpas vin eliri tiun situacion? Ĉu mi nombru vin kiel kredanton?". La ateisto rigardis rekte en la lumon, "Estus hipokrite subite peti ke vi traktas min kiel kristanon nun, sed ĉu vi eble povus kristanigi la URSON?". "Bone, mi faros," diris la voĉo.

La lumo malaperis.

La bruo de la arbaro rekomenciĝis.

Kaj la urso mallevis sian dekstran brakon, kunigis siajn brakojn, mallevis sian kapon kaj parolis: "Sinjoro, benu ĉi tiun manĝaĵon, kiun mi ricevas el via abundo per Kristo. Amen."

Tradukita el la angla.

1 Komento(j):


Anonymous Anonymous diris...

Saluton al Provo el Provo! Mi deziras scii se vi konas Esperantistojn en Juta kiuj eble interesigxus pri kunlabori kun mi pri esperanta kanzonaro. Mi jam skribis 6-7 kanzonojn el la romano rusa _La Stranga Vivo de Ivano Osokin_ far O P Ouspensky. Bonvolu skribi al mi se vi povas helpi min trovi kunlaborantojn. Mi dankas antaue, David -- esperanto@languages-of-the-world.us

Sendu komenton

<< Hejmen