25.4.05

La Aventureto de la Karidinoj

aŭ, kiel mi malŝparis benzinon la tagon post Tera Tago

Karidino estas akva besteto kiu manĝas algon. (Mi uzas la nomon "karidino" por tiuj bestoj ĉar ili apartenas al la genro Caridina.) Mia tre bona amiko Rus, kiu loĝas en Havajo, bredas karidinojn. Lia kuzo, John, kiu loĝas en urbo najbara al mia kaj ankaŭ estas tre bona amiko mia, volis iujn. Do ĵaŭdon Rus sendis iujn al John.

Jen la problemo: Rus ne sciis, ke John komencis semajnan ferion merkredon. Do matene sabaton mi ricevis mesaĝon el John. Lia patrino, al kiu John donis ŝlosilon kaze de krizo, povus resti en la domo kaj ricevi la pakaĵon, sed ŝi ne scipovas trakti la karidinojn. Do li petis min fari ĝin.

Mi telefonis la poŝtejon kaj oni diris, ke la poŝtisto liverus la pakaĵon plej probable inter 12:00 kaj 13:00. Mi telefonis al la patrino de John por ekhavi la ŝlosilon. Bedaŭrinde, ŝi ne estis hejme, kaj ne responde telefonis ĝis 12:00. Sed mi fine alvenis ĉe John.

Rus telefonis je 12:40 por ekscii ĉu la pakaĵo alvenis. Li diris ke mi devos subskribi ricevavizon. Mi eniris per flanka pordo, do mi kontrolis la ĉefpordon por vidi ĉu la poŝtisto venis antaŭ ol mi, kaj tien metis avizon, ke mi devas preni la pakaĵon el la poŝtejo.

Kaj tiam mi vidis: la apartan leterkeston antaŭ la domo, pri kiu mi estis forgesinta, kaj kiun mi bedaŭrinde ne rimarkis kiam mi alvenis. Kaj tie ja estis avizo.

Do mi eniris mian aŭton kaj veturis al la poŝtejo. Kie mi eksciis, ke la poŝtisto ankoraŭ ne revenis. Mi povus aŭ provi trovi lin, aŭ reveni ĉirkaŭ 17:00. Mi decidis serĉi lin.

Mi veturadis en la najbaraĵo de John, kaj fine vidis la poŝtaŭton. Sed ĝi ne estis la ĝusta; la strato de John estas la limo inter du poŝtaj kursoj, kaj mi estis trovinta la alian poŝtiston. Do mi reeniris mian aŭton kaj rekomencis mian veturadon. Fine mi trovis la ĝustan aŭton, subskribis la ricevavizon, kaj ricevis la pakaĵon.

Kaj la poŝtisto diris ke kiam li maltrafas je pakaĵo por kiu oni devas subskribi, li kutime reprovas liveri ĝin kiam li finas sian kurson.

1 Komento(j):


Blogger MCG diris...

Interesa blogo!

Sendu komenton

<< Hejmen