30.1.05

Venko

Fotoj el Diary from Baghdad, Chrenkoff, Instapundit, Questions and Observations, kaj Cigars in the Sand

29.1.05

Ŝerco

Ateisto promenadis en la arbaro.

"Kiaj majestaj arboj! Kiaj potencas riveroj! Kiaj belegas bestoj!" li diris al si. Dum li promenis apud rivero, li aŭdis susuron el la arbustoj malantaŭ si. Li turnis kaj vidis urson pli ol du metrajn altan alkurante lin.

Li kuris kiel eble plej rapide tra la vojeton. Li rigardis malantaŭe kaj vidis ke la urso pliproksimiĝis. Li rigardis malantaŭe denove. La urso estis ankoraŭ pli proksima. Li stumblis kaj falis al la tero. Li trunis por ekstari sed vidis ke la urso estis super li, etendante la la maldekstran brakon kaj levante la dekstran brakon por bati lin.

Ĉi-momente la ateisto ekkriis "Ho dio!"

Tempo haltis.

La urso ĉesis de movi.

La arbaro eksilentis.

Hela lumo brilis sur la homo kaj grandega voĉo venis el la ĉielo, "Vi neas mian ekzistadon dum jaroj, vi instruas aliajn ke mi ne ekzistas kaj eĉ donas la meriton por kreado al kosma akcidento. Ĉu vi atendas ke mi helpas vin eliri tiun situacion? Ĉu mi nombru vin kiel kredanton?". La ateisto rigardis rekte en la lumon, "Estus hipokrite subite peti ke vi traktas min kiel kristanon nun, sed ĉu vi eble povus kristanigi la URSON?". "Bone, mi faros," diris la voĉo.

La lumo malaperis.

La bruo de la arbaro rekomenciĝis.

Kaj la urso mallevis sian dekstran brakon, kunigis siajn brakojn, mallevis sian kapon kaj parolis: "Sinjoro, benu ĉi tiun manĝaĵon, kiun mi ricevas el via abundo per Kristo. Amen."

Tradukita el la angla.

15.1.05

Kie estas la UN?

Jam estas la 20-a tago post la cunamo, kaj la UN ankoraŭ ne aperis (krom por fari gazetarajn konferencojn). La plejparto de la Eŭropaj nacioj ankoraŭ ne aperas. Do, kiu faras ĉion tion laboron? Usono, Aŭstralio, kaj Japanio, inter alie. Rimarku la similecon inter tiu listo de landoj kiuj plej aktive helpas la viktimojn de la cunamo kaj la listo de la plej aktivaj partoprenantoj en la iraka milito. La plej aktivaj en la disvastigo de demokratio estas ankaŭ la plej aktivaj en la disvastigo de helpo.

Pli da Duobla Normo

Ni komparu du lastatempaj okazoj: la fizika misuzo de malliberuloj en Abu Grajb je la manoj de usona soldatoj kaj la seksa misuzo de knabinoj en Kongolo je la manoj de UN-aj "pacgardantoj".

  1. La daŭro de la afero:
      Abu Grajb: La (fi)famaj fotoj el Abu Grajb ĉiuj venas de nur unu tago. La misuzo tute ne estis longedaŭra afero. Ĝi estis afero de nur kelkaj horoj, nome la naskiĝdata festo de unu el la partoprenintaj soldatoj. (Estas ja eble, ke ekzistas aliaj okazoj, sed ĉiuj la okazoj, pri kiuj la monda gazetaro daŭre raportas, okazis en tiu unu "festo".)
      Kongolo: Daŭris monatojn, eble jarojn.

  2. La reago de la respondecaj aŭtoritatoj:
      Abu Grajb: Alia soldato, kiu ne ĉe-estis la feston, eksciis pri la misuzo kaj tuj raportis ĝin al la aŭtoritatoj, kiuj forigis la ofendintojn el kontakto kun la malliberuloj kaj tuj komencis enketon pri la afero. La mondo eksciis pri la misuzo ĉar la usona armeo procesis unu el la soldatoj...
      Kongolo: La ofendintaj estas ankoraŭ en Kongolo, ankoraŭ funkciante kiel pacgardantoj

  3. La puno por la ofendintoj:
      Abu Grajb: Je la fino de la esploro, la armeo procesis ilin. Unu el ili jam iris al malliberejo.
      Kongolo: Ankoraŭ nenia puno.

Ĉu ne estas mirinda la povo de antaŭjuĝo? Usonaj soldatoj unuokaze misuzis malliberulojn, Usono tuj reagis kaj punis (aŭ punos) la ofendintojn, kaj la mondo rigardas Usonon kiel ian monstron. UN-aj soldataj daŭre misuzas knabinojn, la UN faras preskaŭ nenion dum monatoj, kaj lasas la ofendintojn resti, sed la mondo rigardas la UN kiel savanton.

La linio nebuliĝas...

Laŭ Russ Williams:

La usona registaro efektive priparolas malliberigon dumvivan de multaj homoj, pri kiuj mankas sufiĉan indicon eĉ por imputi (ne paroli pri konvikti). Estas centoj da homoj en Gvantanamo kaj aliaj malliberejoj, kiuj jam restis tie jarojn, sen indico kontraŭ ili, kaj nun la registaro volas oficiale teni ilin por ĉiam. Kiel ĉi tio malsamas al diktatoreco?

Eble ĉar:

  1. Ni spertas militon kontraŭ terorismo. Dum konvencia milito, registaroj rajtas teni la kaptitojn ĝis la fino de la milito. Do kial ne tiujn? Kial ili meritas pli da rajtoj ol kaptitaj malamikoj dum konvencia milito?
  2. Ili ne estas niaj civitanoj. Ili estas atakintaj malamikoj, kaptitaj dum ili atakis niajn soldatojn
  3. Eble la plej grava malsameco: Ni rajtas libere esprimi niajn opinion pri la afero. Russ Williams povas fari sian blogon sen timi ke la registaro metos lin en malliberejon.

En la komentoj, Williams sin korektas: "Nu fakte, eble ne temas pri diktatoreco laŭvorte, sed pli ĝenerala totalismo". Ĉu li vere kredas tion? Mi invitas lin vivi en Sirio aŭ Ĉinio aŭ preskaŭ iu ajn el la afrikaj landoj, se li pensas ke Usono estas totalisma lando.