9.4.06

Apenaŭ

Ĉu ne estas strange, ke apenaŭ rilate al kvantaj vortoj havas komplete malan signifon ol kutime? Plej ofte, ĝi volas diri preskaŭ ne, sed tamen ja. Sed ĉe kvantaj vortoj, ĝi volas diri preskaŭ, sed tamen ne.

Ekzemple, oni pensus ke Ŝi havis apenaŭ la prezon de la robo kaj Ŝia mono apenaŭ sufiĉis por la robo estus samsignifaj. Sed efektive, la unua volas diri Ŝi preskaŭ povis aĉeti, sed tamen ne povis, dum la dua volas diri Ŝi preskaŭ ne povis aĉeti, sed tamen ja povis.

Mi scivolas kiel la vorto ekhavis du malajn signifojn. Laŭ la Universala Vortaro, ĝia originala signifo estis à peine [fr]; scarcely [en]; kaum [de]; едва [ru]; ledwie [pl]. Mi ne scias pri la aliaj, sed la angla ne havas tiun malsamecon depende de kio sekvas apenaŭ (sed vidu poste noton pri scarcely). Do ĉu ĝi venas de unu el la aliaj lingvoj, aŭ ĉu ĝi aperis el nenie dum la evoluo de la lingvo?


Noto: La angla vorto scarcely ja havas similan malsamecon inter ĝiaj signifoj, sed ĝi dependas de la intonacio; "I could scarcely walk" signifas "Mi preskaŭ ne povis paŝi", dum "I could scarcely walk" signifas "Mi certe ne povus paŝi". Pli konfuzige, se la vorto havas malaltiĝantan intonacion anstataŭ altiĝantan, la frazo ja havas la unuan signifon. Eĉ pli strange, la sinonimo hardly funkcias same, dum la sinonimo barely havas nur la unuan signifon.