Vera Paco
Allan FINEBERG (skolto) menciis min en unu el siaj blogaĵoj:
Teosankaro estas la kromnomo de unu el niaj kunblogantoj. Kaj klakante sur la nomon, vi transiros al paĝo kie lia/ŝia profesio estas listigita kiel programisto. Mankas aliaj informeroj pri la ulo.
Kiam mi unue faris Ĝangalo-konton, mi metis nur bazajn informojn, kaj mi neniam ŝanĝis ilin ĝis nun. Tamen, nun estas pli da informoj.
Tamen por multaj Esperantistoj estas iagrade surprizo ke Teosankaro subtenas la usonan registaron en ties milito en Irako. Kial surprizo? Nu, ĉar tradicie la esperantistaro malsubtenas invadon far granda, potenca lando en landon malgranda, nepotenca. Surpriza ĉar plej ofte la spirito de Esperanto ŝajnas esti esprimita ne per bomboj kaj grandnacia imperiismo, sed per pacama strebado al interkompreniĝo kaj malstreĉiĝo de internaciaj rilatoj.
Pri imperiismo, mi devas diri ke la nura nocio ke Usono estas imperio estas ridinda al tiuj, kiuj konas la verajn imperiojn de historio. Usono prenis Francujon el la manoj de malamiko, sed Francujo estas sendependa lando. Usono konkeris Germanujon kaj Japanujon post neprovokita atako kiu trenis ĝin en militon, sed Germanujo kaj Japanujo estas sendependaj landoj. (Fakte, Germanujo volas ke usona armeo restu en Germanujo, dum Usono volas elpreni ĝin. Do Germanujo plendas ĉar Usono volas lasi la landon. Ĉu tio montras usonan imperiismon?) Usono ankaŭ prenis la Filipinojn el malamiko, sed kiam la Filipinoj decidis, ke ili volis sendependiĝi, Usono lasis ilin tiel fari. Kaj pli malfrue, kiam ili volis ke la usona armeo foriras, ĝi foriris. Kiam la usona teritorio Puerto Rico volis, ke la usona militŝiparo foriru de Vieques, la ŝiparo foriris. Usonaj teritorioj ne eĉ pagas impostojn al Usono.
Iuj akuzas Usonon de "kultura imperiismo", sed Usono ne trudas sian kulturon al aliaj. Se Holivudaj filmoj aŭ McDonalds estas sukcesaj en iu lando, estas ĉar sufiĉe granda nombro el la loĝantaro ilin volas.
Do mi devas demandi, kiel Usono estas imperio? Ĉu iu povas doni eĉ unu ekzemplon de imperiisma ago farita de Usono dum la lastaj cent jaroj?
La frazo "pacama strebado al interkompreniĝo kaj malstreĉiĝo de internaciaj rilatoj" min memorigas de iu parolo de Zamenhof:
Ni ne estas tiel naivaj, kiel pensas pri ni kelkaj personoj; ni ne kredas, ke neŭtrala fundamento faros el la homoj anĝelojn; ni scias tre bone, ke la homoj malbonaj ankaŭ poste restos malbonaj; sed ni kredas, ke komunikiĝado kaj konatiĝado sur neŭtrala fundamento forigos almenaŭ la grandan amason de tiuj bestaĵoj kaj krimoj, kiuj estas kaŭzataj ne de malbona volo, sed simple de sinnekonado kaj de devigata sinaltrudado.
Mi timas, ke la plejparto de nuntempa Esperantujo ja estas tiel naiva. Ĉu Esperantujo vere pensas, ke la bestaĵoj kaj krimoj de Sadamo estis kaŭzitaj de nekonado de siaj kunirakanoj? Ĉu Esperantujo vere pensas, ke Sadamo estas tia homo, kiun influus "pacama strebado al interkompreniĝo"?
Mi priskribas min kiel pacaman. Sed mi tute ne volas tian pacon, kiu ekzistis en okcidenta Eŭropo ĵus antaŭ la dua mondmilito. Mi konstatas, ke iafoje la alternativo al milito estas eĉ pli malbona ol milito. Anglujo kaj Francujo ne konstatis tion en la 1930-oj. "Paco je iu ajn preco" ne preventis la militon; fakte, ĝi plifortigis Germanujon kaj tiel plimalfaciligis la barakton. Vera paco ne estas nur la manko de milito. Kaj kvankam vera paco ja ne povas ekzisti dum oni militas, iafoje estas dezirinda kaj bezona ke oni militas, por ebligi veran pacon.
Pacifistoj kaj Esperantistoj estis forte kontraŭ iu ajn interveno en la konflikto, kiu iĝis la dua mondmilito. Sed la Nazioj tute ne atentis tion poste. Ĉu Esperantujo vere pensas, ke fanatikaj islamanoj atentas ĝian kontraŭecon? Kiel mi jam montris en antaŭa blogaĵo, ili trudas sian volon eĉ al moderaj islamanoj.
Cicerono iam diris: "La nomo de paco estas dolĉa, kaj la afero mem estas bonfara, sed estas granda malsameco inter paco kaj sklaveco. Paco estas libereco en trankvileco, sklaveco estas la plej malbona de ĉiuj malbonoj, rezistenda ne nur per milito, sed eĉ per morto."